Trimmis
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Untervaz-Trimmis (stacidomo). |
Trimmis | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Landquart |
Komunumaro | Kvin Vilaĝoj |
Koordinatoj | 46° 53′ 46″ N 9° 33′ 52″ O / 46.89611 °N, 9.56444 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 46″ N 9° 33′ 52″ O / 46.89611 °N, 9.56444 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3010 |
Areo | 42,87 km² |
Alteco | 637 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7203 |
Komunumkodo | 3945 |
Pri la komunumo
redaktiTrimmis (historia romanĉa lingvo romanĉlingva nomo Termin) estas komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 3010 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
redaktiTrimmis situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno en la sudo de la distrikto Landquart. Al Trimmis apartenas ankaŭ la vilaĝo Says, kiu de 1880 ĝis 2007 estis memstara komunumo, kaj la setlejoj Letsch kaj Talein. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 42,87 km², de kiuj 41,5% estas kovritaj de arbaro, 34,5% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado.
Najbaraj komunumoj
redaktiTrimmis limas en nordo al Zizers, en nordoriento al Grüsch, en oriento al Furna, en sudoriento al St. Peter-Pagig, en sudoriento al Castiel, en sudsudoriento al al Calfreisen, en sudo al Maladers, en sudsudokcidento al Koiro, en sudokcidento al Valzeina, en okcidento al Haldenstein, kaj en nordokcidento al Untervaz.
Trafiko
redaktiTra Trimmis pasas laŭlonge de la rivero Rejno la kantona ĉefvojo nr-o 3/13 kaj la svisa aŭtovojo A13, al kiu la plej proksima alveturejo situas 1,5 km norde en Untervaz. Ĝis 2006 Trimmis disponis pri haltejo ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Landquart al Koiro, kiu tamen situis 1,5 kilometrojn for de la vilaĝo kaj tial estis nur malmulte uzata. Nun la komunumo estas konektita al la publika transportreto per la urba buslinkio n-ro de Koiro.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Trimmis datiĝas el la jaro 765 kiel Tremine. Dum mezepoko Trimmis apartenis al la Senjorujo Apermont kaj estis romanĉlingva. Pro almigro de valzoj en la 14-a jarcento la vilaĝo iom post iom germaniĝis. En la jaro 1519 Trimmis liberiĝis de la episkopa voktejo de Koiro kaj fariĝis memstara komunumo de la Supra Tribunalejo Kvar Vilaĝoj, kiu post la aliĝo de Haldenstein en la jaro 1803 estis alinomita al Kvin Vilaĝoj. La vilaĝo Says en la jaro 1880 sendependiĝis de Trimmis, sed kun efiko de la 1-a de januaro 2007 ĝi rekunfandiĝis kun la komunumo. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Trimmis
- Trimmis en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Trimmis – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)