Zizers

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zizers (stacidomo).
Zizers
Blazono de Zizers
Zizers
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Kvin Vilaĝoj
Koordinatoj  46° 56′ 11″ N 9° 33′ 56″ O / 46.93639 °N, 9.56556 °O / 46.93639; 9.56556 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 11″ N 9° 33′ 56″ O / 46.93639 °N, 9.56556 °O / 46.93639; 9.56556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3199
Areo 11,01 km²
Alteco 561 m super marnivelo
Poŝtkodo 7205
Komunumkodo 3947
Mapo de Zizers

Pri la komunumo redakti

Zizers (prononcu cicrs, en la romanĉa lingvo ZirZezras) estas komunumo kaj ĉefloko de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 3199 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo Zizers situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno, ĉe okcidenta deklivo de la valo. Dank al la milda klimato, kiun kaŭzas la feno, varma suda falvento de la Alpoj, en Zizers situas eĉ vitejoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11, 01 km², de kiuj 38,5% estas kovritaj de arbaro, 41,5% servas por agrikulturo kaj 12,1% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zizers limas en nordo al Maienfeld, en nordoriento al Igis, en sudoriento al Valzeina, en sudo al Trimmis, en okcidento al Untervaz, kaj en nordokcidento al Mastrils.

Trafiko redakti

La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A13. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Retia Fervojo de Landquart al Koiro kaj per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Landquart.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zizers datiĝas el la jaro 824 kiel Zizuris. En la jaro 955 la germana imperisetro Oto la 1-a donacis al sia grandbieno en Zizers la donagoprivilegion. Dum mezepoko Zizers posedis la merkatorajon, kaj havis centran funkcion en la regiono, kaj ĝi estis la ĉefloko de la Supera Tribunalejo Kvar Vilaĝoj, kiu post 1803 nomiĝas Kvin Vilaĝoj. Inter la jaro 1527 ĝis 1567 la civitanoj de Zizers iom post iom liberaĉetis sin de ĉiuj interezodevoj kaj servutoj.

Ĝis en la jaro 1854 al Zizers apartenis ankaŭ Mastrils, kiu tiam fariĝis memstara komunumo. En la jaro 1913 la tri tiamaj eksklavoj de Zizers Oberzollbruck, Russhof (nun Plantahof) kaj Untere Mühle estis disigitaj de Zizers kaj atribuitaj al la komunumo Igis. [1]

Famaj personecoj redakti

En sia ekzilo en Zizers la lasta imperiestrino de Aŭstrio Zita de Bourbon-Parma pasigis la finon de sia vivo kaj mortis la 14-an de marto 1989.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti