Mastrils

komunumo de Svislando

Mastrils estas komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 557 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Mastrils
Blazono de Mastrils
Mastrils kaj Alpa Rejno
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Kvin Vilaĝoj
Koordinatoj  46° 57′ 59″ N 9° 32′ 34″ O / 46.96639 °N, 9.54278 °O / 46.96639; 9.54278 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 59″ N 9° 32′ 34″ O / 46.96639 °N, 9.54278 °O / 46.96639; 9.54278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 557
Areo 7,98 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 7303
Komunumkodo 3943
Mapo de Mastrils

Geografio redakti

Mastrils situas sur monta deklivo ĉe la okcidenta flanko de la Alpa Rejno, vidalvide de la alfuejo de Landquart al Rejno. La plej malalata punkto de la komunumo situas sur alteco de 525 m s.m. ĉe la bordo de Rejno. La plej alta punkto estas kun 1825 m s.m. la montopinto Zweierspitz sur la kresto de la Calanda-Masivo. La komunumo konsistas el la tri setlejoj Isla, Tardisbrücke. Trätsch. La teritorio de Mastrils etendiĝas sur areo de 7,98 km², de kiuj 68,8% estas kovritaj de arbaro, 23,9% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mastrils limas en nordo al Bad Ragaz (SG), en nordoriento al Maienfeld, en oriento al Igis, en sudoriento al Zizers, en sudo al Untervaz, kaj en okcidento al Pfäfers (SG).

Trafiko redakti

Kvankam Mastrils situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĝi bone atingeblas. La kantona ĉefvojo n-ro 3;13 pasas en nordoriento tra la komunuma teritorio sed poste per ponto al Landquart forlas ĝin. La svisa aŭtovojo A13 pasas aliflanke de la rivero, kaj tuj trans la ponto ekzistas la alveturejo Landquart. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Landquart.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mastrils datiĝas el la jaro 1318 kiel Ponstrils. Dum mezepoko en Mastrils setlis romanĉlingvanoj. En la 14-a jarcento valzoj kreis kolonion en Mastrils, kiu en la 16-a jarcento estis germanigita. Ĝis la mezo de la 19-a jarcento Mastrils estis parto de la komunumo Zizers. En la jaro 1854 Mastrils fariĝis memstara komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti