Landquart (rivero)

Landquart estas rivero en Kantono Grizono. La rivero naskiĝas per la kuniĝo de la fontriveretoj Vereinabach kaj Verstanclabach proksimume 10 kilometrojn oriente de Klosters.

Landquart
La rivero Landquart apud Landquart
rivero
Bazaj informoj
Longeco 43 km kun Vereinabach 54 km
Akvokolekta areo 616 km²
Averaĝa trafluo 21,3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 339 m Vereinabach 1800 m
Geografio
Alfluantoj Schanielenbach
Taschinasbach
Vereinabach
Vestanclabach
Rivero en Eŭropo
vdr

Datumoj pri Landquart redakti

La rivero Landquart havas mezurita de la kunfluo de la du fontriveroj Vereinabach kaj Vestanclabach longecon de 43 km ĝis la alfluo al Rejno. Se oni kunmezuras la ĉefan fontriveron Vereinabach, ĝia kompleta longeco estas 54 km. Ĝia akvokoleta baseno kovras areon de 616 km², de kiuj 1,4% konsitas el glaĉeroj. La makximuma trafluo mezurita en la stacio Landquart-Felsenbach en la jaro 2010 estis 116 m³/sekundo la 6-an de aŭgusto. La plej malgranda averaĝa trafluo estis mezurita en februaro kun 4,14 m³/sekundo.[1] La unua dokumenta mencio de la rivero Landquart datiĝas el la jaro 1050 kiel ad fluvium langorum. En la jaro 1300 la rivero menciiĝis kiel 1300 Langwar.[2]

Fonto redakti

La du ĉefaj fontriveroj de Landquart estas Vereinabach, kiu fontas norde de Flüela Wisshorn kiel elfluanto de la Jörilagoj sur alteco de 2489 m s.m.. La lagetoj nutriĝas de Jöri-Glaĉero, kiu kun longeco de proksimume 1 km kaj larĝeco de 700 m apartenas al la malgrandaj Alpoglaĉeroj. La alia fontrivero estas Verstanclabach, kiu fontas el Silvretta-Glaĉero kaj Verstancla-Glaĉero sur alteco de proksimume 2300 m s.m.. La du fontriveroj kuniĝas en Novai sur alteco de 1339 m s.m., kaj ek de la kuniĝo nomiĝas Landquart.

Fluvojo redakti

Post la kuniĝo de la fontriveroj la rivero fluas okcidentan tra Klosters-Serneus, tiam tra Saas en Prättigau, poste ĝi formas la limon inter Saas en nordo kaj Conters en Prättigau en sudo, tiam ĝi fluas tra Küblis, tiam ĝi formas la limon inter Luzein en nordo kaj Fideris kaj poste Jenaz en sudo. Tiam ĝi gluas tra Schiers kaj poste tra Grüsch. Tiam ĝi formas la limon inter Seewis en sudo kaj Grüsch en nordo. La rivero nun forlasas Pretigovion (germane Prättigau), kiel nomiĝas ĝia valo kaj alfluas al la Koira Rejnvalo. Sur la lastaj du kilometroj la rivero estas la limo inter la komunumoj Malans en nordo kaj Igis en sudo. Rekte antaŭ la alfluo al Rejno dum cent metroj la teritorio de Maienfeld en sudo etendiĝas ĝis la bordo de la rivero.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti