Kvin Vilaĝoj (komunumaro)


La komunuaro Kvin Vilaĝo (germane Fünf Dörfer; romanĉe Circul dals Tschintg Vitgs) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Landquart. Ĝi havis 17753 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zizers.

Komunumaro Kvin Vilaĝoj
Blazono de la distrikto Landquart
La komunumara ĉefvilaĝo Zizers
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Ĉefloko Zizers
Koordinatoj  46° 56′ N 9° 33′ O / 46.933 °N, 9.550 °O / 46.933; 9.550 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ N 9° 33′ O / 46.933 °N, 9.550 °O / 46.933; 9.550 (mapo)
Nombro de loĝantoj 17753 (2009-12-31)
Areo 119,02 km²
Loĝantardenseco 149 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Kvin Vilaĝoj situas en la Suda Rejnvalo en la sudo de la distrikto Landquart ambaŭflanke de Rejno.

Historio redakti

La Supertribunalejo estiĝis en la 15-a jarcento el la Senjorejo Aspermont. Ĝis 1803 la kvin vilaĝoj Zizers, Igis, Trimmis kaj Untervaz formis la Superan Tribunalejon Kvar Vilaĝoj. En 1803 aliĝis la vilaĝo Haldenstein al la Tribunalejo, kaj ĝi fariĝis la Supera Tribunalejo Kvin Vilaĝoj. Kiam en la jaro 1854 Mastrils sendependiĝis de Zizers kaj en 1880 Says de Trimmis, ili akceptiĝis kiel plenrajtaj membroj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj, sed la nomo restis.

Komunumoj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj redakti

La komunumaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj Igis (al kiu ankaŭ apartenas la vilaĝo Landquart) estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Haldenstein 999 18.56 3941
  Igis 7652 10.88 3942
  Mastrils 557 7.98 3943
  Trimmis 3010 42.87 3945
  Untervaz 2336 27.72 3946
  Zizers 3199 11.01 3947
Totale 6 17753 119,02


Eksteraj ligiloj redakti