Haldenstein

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Haldenstein (stacidomo).
Haldenstein
Blazono de Haldenstein
Haldenstein
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Kvin Vilaĝoj
Koordinatoj  46° 52′ 44″ N 9° 31′ 37″ O / 46.87889 °N, 9.52694 °O / 46.87889; 9.52694 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 44″ N 9° 31′ 37″ O / 46.87889 °N, 9.52694 °O / 46.87889; 9.52694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 999
Areo 18,56 km²
Alteco 566 m super marnivelo
Poŝtkodo 7023
Komunumkodo 3941
Mapo de Haldenstein

Pri la komunumo redakti

Haldenstein (en la romanĉa lingvo Lantsch) estas komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 999 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Haldenstein situas ĉe la okcidenta bordo de la Rejno en la sudo de la distrikto Landquart. La plej malalta punkto de la komunumo situas ĉe la bordo de la rivero Rejno sur alteco de 540 m s.m. La teritorio de la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Calanda-Masivo, kie sur la monto Haldensteiner Calanda troviĝas sur alteco de 2806 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo. La teritorion de la komunumo havas areon de 18,56 km², de kiuj 54% estas kovritaj de arbaro, 25% servas por agrikulturo, kaj 18% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Haldenstein limas en nordo al Untervaz, en nordoriento al Trimmis, en sudoriento al Koiro, en sudokcidento al Felsberg, kaj en okcidento al Pfäfers (SG).

Trafiko redakti

Kvankam la gravaj trafikvojoj ne pasas tra la teritorio de la komunumo Haldenstein, ĝi estas tre bone atingebla. Aliflanke de Rejno pasas la kantona ĉefvojo nr-o 3;13 kaj la svisa aŭtovojo A13, kaj situas sur teritorio de la komunumo Koiro la stacidomo Haldenstein de la trajnlinio de Retia Fervojo de Landquart al Koiro. La komunumo mem estas konektita al la publika transportreto per la urba buslinio n-ro 3 de Koiro.

Vidindaĵoj redakti

En Haldenstein troviĝas pluraj burgoj kaj kasteloj, nome Burgo Haldenstein, Kastelo Haldenstein, Burgo Grottenstein kaj Burgo Lichtenstein.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Haldenstein datiĝas el la jaro 1149 kiel Lanze. En la 14-a jarcento per la germanigo iom post iom oni komencis uzi la germanlingvan nomon Haldenstein. Dum mezepoko Haldenstein apartenis al Koiro. En la jaro 1803 Haldenstein fariĝis per la mediacia konstitucio memstara komunumo kaj estis atribuita al la Supra Tribunalejo Kvar Vilaĝoj, kiu tiam estis alinomita al Kvin Vilaĝoj. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti