Landquart (distrikto)
La distrikto Landquart estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 24006 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Igis.
Distrikto Landquart | |
---|---|
Administra divido de Kantono Grizono | |
Kantono | Grizono |
Ĉefloko | Igis |
Geografia situo | CH1903: 760664 / 203894 (mapo)46.9666666666679.55Koordinatoj: 46° 58′ N, 9° 33′ O; CH1903: 760664 / 203894 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 24006 (2008-12-31) |
Areo | 193,23 km² |
Loĝantardenseco | 124 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1826 |
Geografio
redaktiLa distrikto Landquart estas kvazaŭ la pordego de nordorienta Svislando al Kantono Grizono. Ĝi situas en la Rejnvalo sude de Liĥtenŝtejno kaj norde de Koiro.
La distrikto konsistas el la du komunumaroj
- Kvin Vilaĝoj
- kaj Maienfeld.
Trafiko
redaktiTra la distrikto Landquart pasas la svisa aŭtovojo A3, kiu dek kilometrojn pli norde en Sargans kuniĝis kun la svisa aŭtovojo A2. Pasas tra la distrikto la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro, kaj la linio de la Retia Fervojo de Davos tra Landquart al Koiro.
Komunumoj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj
redaktiLa komunumaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Igis (al kiu ankaŭ apartenas la vilaĝo Landquart) estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Haldenstein | 999 | 18.56 | 3941 | |
Igis | 7652 | 10.88 | 3942 | |
Mastrils | 557 | 7.98 | 3943 | |
Trimmis | 3010 | 42.87 | 3945 | |
Untervaz | 2336 | 27.72 | 3946 | |
Zizers | 3199 | 11.01 | 3947 | |
Totale | 6 | 17753 | 119,02 |
Komunumoj de la komunumaro Maienfeld
redaktiLa Vilaĝaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 4 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Maienfeld estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Fläsch | 590 | 19.94 | 3951 | |
Jenins | 858 | 10.54 | 3952 | |
Maienfeld | 2588 | 32.33 | 3953 | |
Malans | 2217 | 11.40 | 3954 | |
Totale | 4 | 6252 | 74,21 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Landquart – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)