Fläsch
Fäsch | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Landquart |
Komunumaro | Maienfeld |
Koordinatoj | 47° 1′ 35″ N 9° 30′ 49″ O / 47.02639 °N, 9.51361 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 35″ N 9° 30′ 49″ O / 47.02639 °N, 9.51361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 590 |
Areo | 19,94 km² |
Alteco | 528 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7306 |
Komunumkodo | 3951 |
Pri la komunumoRedakti
Fläsch estas komunumo de la komunumaro Maienfeld kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 590 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
GeografioRedakti
Fläsch situas en nordo de la koira Rejnvalo ĉe la orienta bordo de Rejno, ĉe la piedo de la monto de Fläsch sur alteco de 528 m s.m. En oriento krome ekzistas eksklavo, la alppaŝtejo de Fläsch kun tri lagetoj, kiu ĝis la 23-a de oktobro 1977 estis parto de la komunumkomunaĵo Fläsch-Maienfeld.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Fläsch limas en nordo al Balzers (Liĥtenŝtejno), en oriento kaj sudoriento al Maienfeld, en sudokcidento kaj okcidento al Bad Ragaz (SG), en nordokcidento al Vilters-Wangs (SG), kaj en nordnordokcidento al Sargans (SG). La Alppaŝtejo de Fläsch limas en nordo al Triesen (Liĥtenŝtejno), kaj en la ceteraj flankoj al Maienfeld.
TrafikoRedakti
Fläsch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per la poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Landquart. En Bad Ragaz kaj en Maienfeld troviĝas en malgranda distanco la plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A13.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Fläsch datiĝas el la jaro 831 kiel Villa Flasce. En frua mezepoko Fläsch apartenis la la Grafejo Suba Retio. En malfrua mezepoko ĝi formis kune kun Maienfeld la Tribunalejon Maifenfeld/Fläsch, kiu aliĝis en la jaro 1436 al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1524 Fläsch kiel unua grizona komunumo akceptis la reformitan kredon. En la jaro 1569 la paroĥo de Fläsch sendependiĝis de la paroĥo Sankt-Amandus de Maienfelod. Ek de 1803 ĝis 1851 Fläsch estis komunumo de la grizona komunumaro Fläsch-Maienfeld, kiu tiam estis kunigita kun Jenins kaj Malans al la distrikto Suba Landquart, kiu en la jaro 2000 estis transformita al la komunumaro Maienfeld kaj aldonita al la distrikto Landquart. [1]
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Fläsch
- Fläsch en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Fläsch – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)