Kurt Huber

germana esploristo de popolkantoj, profesoro ĉe la universitato Ludwig Maximilian en Munkeno, membro de la Blanka Rozo

Kurt HUBER (n. 24-an de oktobro 1893 en Chur, m. 13-an de julio 1943 en Munkeno-Stadelheim) estis germana muzik-sciencisto kaj psikologo, profesoro ĉe Ludwig-Maximilian-Universitato en Munkeno. Li estis ano de la kontraŭ-nazia rezista grupo Blanka rozo (Weiße Rose).

Kurt Huber
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1893 (1893-10-24)
en Koiro
Morto 13-an de julio 1943 (1943-07-13) (49-jaraĝa)
en Munich Prison
Mortokialo senkapigo
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Munkena universitato • Eberhard-Ludwigs-Gymnasium
Subskribo Kurt Huber
Familio
Edz(in)o Clara Huber
Infano Wolfgang Huber
Okupo
Okupo psikologo • muzikologo • universitata instruisto • rezistobatalanto
vdr

Huber ekde 1942 havis kontakton al la Blanka rozo kaj kunredaktis la kvinan kaj sesan flugfoliojn, kiujn la grupo dissendis. En la sesa, verkita de Huber kaj postredaktita de Hans Scholl kaj Alexander Schmorell, li kritikis la militan politikon de la Tria Regno. Ĵetante flugfoliojn en la universitatan korton la gefratoj Scholl estis observataj; post tio la sekreta polico arestis la tutan grupon.

Antaŭ "popola tribunalo" Huber defendis sin dirante, ke la nazia partio NSDAP (kies membro li estis) ne kreis veran ĝermanan kondukistan ŝtaton. Post kvartaga proceso li estis kondamnita al morto per gilotino kaj ekzekutita la saman tagon.

Honorado redakti

  • La urbo Munkeno en 1946 nomis placon antaŭ la universitata ĉefkonstruaĵo laŭ Huber.
  • La komunumo Gräfelfing nomis laŭ li la straton, en kiu li laste loĝis. Ankaŭ pluraj aliaj urboj nomis laŭ li stratojn.
  • En 1966 gimnazio en Gräfelfing estis nomita Kurt-Huber-Gymnasium Gräfelfing.
  • La katolika eklezio nomis Huber martiro-atestanto de la fido.