Zillis-Reischen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Zillis)
Zillis-Reischen
Blazono de Zillis-Reischen
La vilaĝo Zillis
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Schams
Koordinatoj  46° 38′ 2″ N 9° 26′ 37″ O / 46.63389 °N, 9.44361 °O / 46.63389; 9.44361 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 2″ N 9° 26′ 37″ O / 46.63389 °N, 9.44361 °O / 46.63389; 9.44361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 429
Areo 24,48 km²
Alteco 945 m super marnivelo
Poŝtkodo 7432
Komunumkodo 3712
Mapo de Zillis-Reischen

Pri la komunumo redakti

Zillis-Reischen (en la romanĉa lingvo Ziràn-Reschen) estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 429 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Zillis-Reischen situas oriente de la Malantaŭa Rejno en la mezo de la komunumaro Schams. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Zillis kaj Reischen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zillis-Reischen limas en nordo al Sils en Domleschg, en nordoriento al Mutten, en oriento al Stierva, en sudoriento al Salouf, en sudo al Andeer, en okcidento al Donat, en nordokicdento al Lohn, kaj en nordnordokcidento al Rongellen.

Trafiko redakti

Tra Zillis-Reischen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Thusis tra San-Bernardino-Pasejo al Tiĉino kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo posedas alveturejon en Reischen. Al la plublika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Thusis al Biasca.

Vidindaĵoj redakti

Fame konata estas en Zillis la preĝjeo Sankta Marteno pro sia pentrita lingo-kampo-plafono el la 12-a jarcento.

Historio redakti

La komunumo Zillis-Reischen kreiĝis en la jaro 1875 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Zillis kaj Reischen.

La unua dokumenta mencio de Zillis datiĝas el la 9-a jarcento kiel Ciranes.[1] Reischen menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1219 kiel Rexeno.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti