Lugano

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Lugano (stacidomo), Lugano FLP (stacidomo) kaj Lugano Vedeggio (stacidomo).

Lugano estas la plej granda urbo de Kantono Tiĉino en Svislando. Ĝi havis 63 185 loĝantojn je la 31-a de decembro 2018.

Panoramia vido ĉe lago je oktobro 2005
Lugano
komunumo en Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 63 185  (2018) [+]
Loĝdenso 832 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo CH1903: 718030 / 96560 (mapo)46.0102777777788.9625Koordinatoj: 46° 1′ N, 8° 58′ O; CH1903: 718030 / 96560 (mapo) [+]
Alto 275 m [+]
Areo 75,93 km² (7 593 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lugano (Svislando)
Lugano (Svislando)
DEC
Lugano
Lugano
Situo de Lugano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lugano [+]
vdr
Lugano
Blazono de Lugano
Universitato de Lugano
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Lugano okcidenta kaj
Lugano orienta
Koordinatoj  0 Mapo
Nombro de loĝantoj 63 185 (en 2018)
Areo 37,13 km²
Alteco 273 m super marnivelo
Poŝtkodo 6900
Komunumkodo 5192
Mapo de Lugano

Geografio redakti

La urbo situas apud la Lago de Lugano (Lago di Lugano) kaj estas ĉirkaŭita de tri montoj: oriente estas Monte Brè (925 m), okcidente estas Monte San Salvatore (912 m) kaj la monto Sighignola (1400 m) situas sur la kontraŭa lagobordo.

Trafiko redakti

Lugano situas ĉe la internacia trajnlinio tra la Gotardo de Bazelo respektive Zuriko tra Chiasso kaj Como al Milano kaj la fervojlinio paralela al nacia aŭtoŝoseo A2. Okcidente de la urbo situas la regiona flughaveno Lugano-Agno.

Universitata urbo redakti

Ek de 1996 Lugano estas la sidejo de la Universitato de Itala Svislando, la unua universitato en Tiĉino kaj la unua itallingva universitato de Svislando. Krome samurbe poste aldoniĝis la anglalingva universitato Franklin de Svislando. Laŭ la stato de 2023 la esperantisto Chris Dawson estas docento en ambaŭ.

Famuloj redakti

En Lugano mortis:

Interesaĵoj redakti

El arkitektura vidpunkto estas multaj interesaĵoj: belaj malnovaj konstruaĵoj kaj samloke kelkaj ekzemploj de moderna arkitekturo. Apud la digo de Melide situas Swissminiatur, miniaturparko pri Svislando.

Lugano estas ankaŭ grava financa centro: multaj bankoj havas sian sidejon tie.

Lugano kaj Esperanto redakti

En 2011 Lugano gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti