Miniaturparko
Miniaturparko estas subĉiela amuzparko, kies ĉefa alogaĵo estas maketoj de konataj vidindaĵoj aŭ konstruaĵoj tipaj por la regiono. La konstruaĵoj estas reproduktitaj rilatume, plej ofte en proporcio 1:25. Ofte inter la konstruaĵoj trafikas makettrajno en konvena skalo.
Panoramo de Swissminiatur
La monde unua miniaturparko estis Bekonscot en Beaconsfield (Buckinghamshire), fondita en 1929. La unua miniaturparko en Germanio fondiĝis en 1933: Klein-Erzgebirge en Oederan (Saksio).
Listo de miniaturparkoj
redakti- Bekonscot, Buckinghamshire, England
- Catalunya en Miniatura, Katalunio, Hispanio
- France miniature, Élancourt, Francio
- Italia in Miniatura, Rimini, Italio
- Klein-Erzgebirge, Oederan, Germanio
- Madurodam, Den Haag, Nederlando
- Mini-Europe, Belgio
- Miniaturenpark Kleinwelka, Bautzen, Germanio
- Miniatürk, Istanbul, Turkio
- Minicity, Antalya, Turkio
- Mini Israelo, Jerusalem, Israelo
- Minimundus, Klagenfurt, Aŭstrio
- Modellpark Berlin-Brandenburg, Germanio
- Modellpark Neubrandenburg, Germanio[1]
- Mundomágico, Santiago, Ĉilio (fermita)
- Pasión Mudejar, Olmedo, Hispanio
- Pueblo Chico, Valle de La Orotava, Hispanio
- Swissminiatur, Melide, Svisio