Élancourt
Élancourt estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 28 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Élancourtois.
Élancourt | |||
---|---|---|---|
Preĝejo Saint-Médard
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Francilio | ||
Departemento | Yvelines | ||
Arondismento | Rambouillet | ||
Kantono | Maurepas | ||
INSEE kodo | 78208 [+] | ||
Poŝtkodo | 78990 | ||
Kodo laŭ INSEE | 78206 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jean-Michel Fourgous 2014-2020 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 389 (2011) | ||
Loĝdenso | 2 696 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 47′ N, 1° 57′ O (mapo)48.7838888888891.9580555555555Koordinatoj: 48° 47′ N, 1° 57′ O (mapo) | ||
Alto | De 100 al 230 m | ||
Areo | 9,79 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Geografio redakti
Élancourt situas 15 kilometrojn okcidente de Versailles, kaj apartenas al la "nova urbo" Saint-Quentin-en-Yvelines, kiu arigas sep komunumojn. La aliaj ses komunumoj estas Guyancourt, La Verrière, Magny-les-Hameaux, Montigny-le-Bretonneux, Trappes kaj Voisins-le-Bretonneux.
En la komunumo troviĝas la plej alta loko de Francilio, kun 230 metroj : la monteto Élancourt, tute artefarita far la elfositaĵoj de la nova urbo.
Élancourt havas landlimojn kun la komunumoj Plaisir norde, Trappes oriente, Le Mesnil-Saint-Denis sudoriente, La Verrière sude, Maurepas sudokcidente kaj Jouars-Pontchartrain nordokcidente.
Vidindaĵoj redakti
Malgraŭ rapida disvolviĝo, la urbo konservis kelkajn spurojn de sia estinteco. Inter la plej belaj postrestaĵoj, oni povas mencii la romanika preĝejo Saint-Médard, kiu datiĝas de la 12-a jarcento, sed ankaŭ la templana komandejo de La Villedieu, fondita en 1180 kaj freŝdate renovigita.