Imre Reiner
Imre Reiner [rejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reiner Imre estis hungara-svislandana grafikisto (ksilografo, akvafortisto), ilustristo, pentristo, tipografo, honora membro de belarta akademio de Florenco (1965).
Imre Reiner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de aŭgusto 1900 en ![]() |
Morto | 22-an de aŭgusto 1987 en Lugano |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Svislando ![]() |
Okupo | |
Okupo | grafikisto tipografo ksilografiisto grafikartisto artisto pentristo verkisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ac/Biedermann_und_die_Brandstifter_1958.jpg/220px-Biedermann_und_die_Brandstifter_1958.jpg)
Imre Reiner [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1900 en Versec (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vršac en Serbio), li mortis la 21-an de aŭgusto 1987 en Lugano.
Biografio
redaktiImre Reiner devenis el juda familio. Li lernis frue la skulptadon en la familio, ekde 1915 en Temeŝvaro. Post 3 jaroj pro la rumana okupado li rifuĝis unue al Budapeŝto, poste al Germanio. Li studis unue en Frankfurto ĉe Majno, poste en Stuttgart. Li debutis en ekspozicio en 1922. Post siaj studoj li vivis en Italio, poste en Usono (1923-1925), fine li revenis al Stuttgart por frekvento majstrokurson. En 1931 li translokiĝis al Ruvigiliana (proksime de Lugano), kie li vivis ĝismorte escepte en Londono (1936-38), Basilea (1942-43) kaj Parizo (1950).
Elektitaj solaj ekspozicioj
redaktiElektitaj kolektivaj ekspozicioj
redaktiLiaj eldonaĵoj
redakti- Typo-Grafic (Bazelo, 1943)
- Modern and Historical Typography (Bazelo, 1948)
- "Deziro kaj Dezajno" (1949, filozofia libro)
- Redierungen aus den Jahren 1950-1958 (1964, kolekto de akvafortoj)
- Theater (1964, kolekto de akvafortoj)
- Vom Rot und vom Schwarz (Bazelo, 1991)
Liaj kreitaj literoj
redakti- Meridian (1930)
- Gotika (1933)
- Corvinus (1934)
- Matura (1938)
- Symphonie (1938)
- Floride (1939)
- Reiner Script (1951)
- Contact (1952)
- Reiner Black (1955)
- Mustang (1956)
- Bazar (1956)
- London Script (1957)
- Mercurius (1957)
- Pepita (1958)
Elektitaj artaĵoj
redakti- Junulino (pentraĵo)
- Pejzaĝo (akvarelo)
- Ruĝa fono (grafikaĵo)
- La balkono (1932, inko kaj kreto)
- Duelo (1932 inko kaj kreto)
- Die Verwandelte Wunderblume (ksilografiaĵo)
- Giaour: titolpaĝo (1932, akvaforto)
- La koncerto (1938, ksilografiaĵo)
- Davido (1940, ksilografiaĵo)
Elektitaj ilustraĵoj
redakti- Miguel de Cervantes: Don Quijote
- Adelbert von Chamisso: Peter Schlemil
- Homero: Iliado
- Aleksandr Puŝkin: Pikovaja dama
- Rainer Maria Rilke: Le roses (1951)
- Attila József: Am Rande der Stadt (1962)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
- germanlingva biografio
- anglalingva biografio
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-16. Alirita 2019-01-21.