Adelbert von Chamisso
Adelbert von CHAMISSO, aŭ plennome Louis Charles Adélaide de CHAMISSO DE BONCOURT (naskiĝis la 30-an de januaro 1781 en la kastelo Boncourt en Francio, mortis la 21-an de aŭgusto 1838 en Berlino) estis natursciencisto kaj verkisto.
Adelbert von Chamisso | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Louis Charles Adélaïde de Chamissot de Boncourt Adelbert von Chamisso | |||||
Naskonomo | Louis Charles Adélaïde de Chamissot de Boncourt | ||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1781 en Châlons-en-Champagne | ||||
Morto | 21-an de aŭgusto 1838 (57-jara) en Berlino | ||||
Mortis per | pulma kancero [#] | ||||
Tombo | Berlino [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Loĝloko | Frederikstrato [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio • Reĝlando Prusio [#] | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino • Franca Gimnazio de Berlino [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Hippolyte de Chamisso [#] | ||||
Edz(in)o | Antonie Piaste [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • poeto • filikisto • briofitologo • verkisto • natursciencisto • zoologo • esploristo • kuratoro • botanika kolektisto • oficiro [#] | ||||
Laborkampo | plantoscienco • zoologio [#] | ||||
Aktiva en | Berlino [#] | ||||
Aktiva dum | 1815–1838 [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La mirinda historio de Petro Schlemihl [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum la franca revolucio Chamisso kun sia familio elmigris de Francio al Germanio. Post militservo en la prusa armeo li studis zoologion kaj botanikon en Berlino, sed apud tio li daŭre interesiĝis pri filozofio kaj literaturo.
Kiel natursciencisto li de 1815-18 faris ŝipan mondvojaĝon, unu jaron poste li ricevis postenon en la Botanika Ĝardeno de Berlino.
Literaturan famon li akiris pro la rakonto Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte. Krome li verkis vojaĝraportojn, sciencajn traktatojn kaj poemojn, kiuj parte estis muzikigitaj de Robert Schumann. Chamisso perfekte regis la germanan lingvon, kvankam ĝi origine por li estis fremdlingvo.
VerkojRedakti
- Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte (rakonto, 1814)
- Gedichte (poemoj, 1831)
- Reise um die Welt (vojaĝraporto, 1836)
- Über die Hawai'sche Sprache (scienca traktato, 1837)
Verkoj kiuj aperis en EsperantoRedakti
- La Mirinda Historio de Petro Schlemihl, Adelberto de Chamisso. El la germana originalo trad. Eugen Wüster - Leipzig: Hirt, 1922. – 82 p. - (Internacia Mondliteraturo; 7)