La mirinda historio de Petro Schlemihl

La mirinda historio de Petro Schlemihl estas rakonto de Adelbert von Chamisso, kiu aperis en la jaro 1814. La germanlingva originalo havas la titolon Peter Schlemihls wundersame Geschichte.

La mirinda historio
de Petro Schlemihl
La mirinda historio de Petro Schlemihl
Aŭtoro Adelbert von Chamisso
Eldonjaro 1922
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 84
Information icon.svg
vdr

EnhavoRedakti

Petro Schlemihl [ŝlemil], la protagonisto, konatiĝas kun stranga sinjoro, kiu ofertas al li nekutiman negocon: Donu al mi vian ombron kaj vi ricevos monsaketon, kiu neniam malpleniĝos. Petro akceptas, sed mallonge poste li spertas, ke la riĉaĵo malfeliĉigas lin. Pro la mankanta ombro la homoj timas kaj forpuŝas lin, kaj fine eĉ la amatino lin forlasas. Li revidas la fremdan viron, kiu montriĝas esti la Diablo kaj redonus al Petro la ombron, se tiu vendus al li sian animon. Tiun negocon Petro Schlemihl rifuzas, li forĵetas la monsaketon kaj fuĝas. La reston de sia vivo li pasigas solece, sed kontente kiel natursciencisto.

Esperanta tradukoRedakti

El la germana originalo Eugen Wüster tradukis la libreton Esperanten kaj titoligis ĝin La mirinda historio de Petro Schlemihl. Ĝi aperis en Lepsiko ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en la jaro 1922. La 82-paĝa traduko konstituas volumon 7 en la serio Internacia Mondliteraturo. En 2007 Mondial prizorgis reeldonon.

RecenzojRedakti

 
 Fantazia rakonto pri viro perdinta sian ombron. Traduko fidela, preciza lerte uzanta ĉiujn eblecojn de nia lingvo.
Oni asertas ke la karaktero de Schlemihl iom respegulas tiun de Chamisso, same senlanda kaj necerta pri siaj opinioj. La vendita ombro estus ĉiuj vantaĵoj tiel ŝatataj de l' homoj kaj la sola rifuĝejo estus por ambaŭ la naturo kaj ĝia studado. La ŝajne nur stranga rakonto havas do filozofan flankon. 
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 214; Historio de Esperanto II, paĝo 507

Eksteraj ligilojRedakti