Internacia mondliteraturo

Esperanta libroserio kun tradukoj de monda literaturo
(Alidirektita el Internacia Mondliteraturo)

Internacia Mondliteraturo [1] (kun subtitolo Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj) estas titolo por libroserio, kiun aperigis eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig, Germanio en la 1920-aj jaroj. Submetita al la gvidado de prof. Dietterle. En la serio aperis literaturaj verkoj, tradukitaj el multaj lingvoj. Formato 18x121/2 cm.

Konataj titoloj redakti

Laŭ fruaj reklamoj, ŝajne la eldonisto unue pretendis, ke jam eldonitaj libroj estis eroj de la serio. (Plena versio de 12 Legendoj de Niemojewski, kaj Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj.) Poste aliaj libroj estis anstataŭigita.

Kovriloj redakti

Volumoj 1-10 havas verdajn kovrilojn. La postaj volumoj havas alispecajn ruĝajn kovrilojn.

Referencoj redakti

  1. Courtinat, Léon 1965 : Historio de Esperanto II, Bellerive-sur-Allier, paĝo 562

Vidu ankaŭ redakti