Andreo Fiŝer

rusa esperantisto

Andreo FIŜER (naskiĝis en 1855 en Orjol, mortis la 27-an de majo 1930 en Leningrad) estis rusa esperantisto.

Andreo Fiŝer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1854 (1854-11-30)
en Orjol
Morto 27-an de majo 1930 (1930-05-27) (75-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Andreo Fiŝer
Okupo
Okupo esperantisto (1892–)
kuracisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Andreo Fiŝer laboris kiel kuracisto en Orel kaj Tiflis kaj fine kiel ĉefkuracisto en akuŝista instituto en Leningrad.

Li lernis Esperanton en 1892 kaj de tiam senlace laboris por ĝi. Li kunfondis kaj prezidis multajn jarojn la Kaŭkazan Esperanto-Societon. Li partoprenis multajn UK-jn kaj eble verkis la unuan verkon pri la historio de Esperanto.

Originalaj verkoj

redakti
 
 Tiu unua aperinta verko pri historio de nia kara lingvo enhavas en 43 paĝoj la plej gravajn faktojn de la 25 jara historio de nia lingvo. Ni rikomendas ĝian legadon al ĉiuj samideanoj kiuj deziras koni la interesplenajn fazojn de la deveno kaj de la unuaj jaroj de la esperanta vivo
— Belga Esperantisto n042 (apr 1912)
 
 Ni rekomendas al ĉiu esperantisto aĉeti ĉi tiun bonegan, malkaran broŝuron. Kiel la aŭtoro mem diras, ĝi devus esti konsiderata kiel la unua el serio da historioj de Esperanto, ĉiam pli plenaj kaj perfektaj, sed ĝi formas bonan bazon por estontaj laboroj, kaj jam nun sendube estos tre utila al la movado. La faktoj ŝajnas esti ĉiam ĝustaj, kaj la stilo estas neriproĉebla. Estas tre malmulte da preseraroj. La aŭtoro ne esperantigas proprajn nomojn, ekzemple: Antwerpen, Paris'a, kvankam li timas uzi la nacian formon de “ Varsovio.” 
— H.D.A. La Brita Esperantisto - Numero 086, Februaro (1912)

Tradukoj en libroformo

redakti
 
 Tiu ĉi libreto prezentas tre allogantan historion, okazintan en Ferara (ltalujo) dum la XVl -a jarcento. Ĝia legado provis al mi une fojon plie la taŭgecon kaj la belecon de Esperanto . Mi ege satis la talenton de la tradukinto, kiu perfekte sakcesis (sic) interpreti la kolorriĉ an kaj pentrindan lingvon de Ivan Turgenev, la verkisto de la originala teksto. La libro estas tre interesa; ĝia stilo estas rimarkinde bela. 
— Belga Esperantisto n003 (jan 1909)

Li kompilis Esperantan legolibron por lernantoj (Tiflis: Progreso, 1910 kaj 1913), Historieton de Esperanto (Tiflis: Presejo Esperanto, 1911, 48 paĝoj) kaj lernolibron por armenoj. Kunlaboris je La Bela Mondo, Universo, Danubo, Literaturo, Juna Esperantisto, La Ondo de Esperanto.

Bildaro

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti