Tri Noveloj

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 10
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tri Noveloj estas novelaro de Aleksandr Puŝkin, el la rusa esperantigita de Andreo Fiŝer. La 67-paĝa traduko aperis en 1923 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko. Ĝi konstituas volumon 10 en la serio "Internacia Mondliteraturo".

Tri Noveloj
Tri Noveloj
Tri Noveloj
Aŭtoro Aleksandr Puŝkin
Eldonjaro 1923
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 67
vdr

Recenzoj redakti

 
 Agrabla vere romaneca karaktero de l' verkoj de l' unua duono de l' pasinta jarcento. 
— 1923, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 183
 
 Puŝkin estas unu el la plej grandaj verkistoj de la nuntempa rusa literatura lingvo. La tradukinto prezentas tre elektitajn novelojn en majstra Esperanto-stilo.
Unu el ili, La Neĝo-blovado, estis jam tradukita de Grabowski. La enhavo de ĉiu novelo estas interesa kaj vivoplena. 
— 1923, Historio de Esperanto I, paĝo 334
 
 Ni ne sentas necesecon konigi la tradukinton, nian malnovan talentplenan samideano, Dro Fiŝer, kies nomo plene sufiĉas por garanti la taŭgecon kaj bonstlon de tradukaĵo lia. La lego de la tiun novevoj: “Pikreĝino”, “Neĝblovado” kaj “La Pafo” estas vera ĝuo. 
— Belga Esperantisto n103-104 (sep-okt 1923)

Eksteraj ligiloj redakti