Juna Esperantisto estas la nomo de minimume du ne plu eldonitaj esperantlingvaj gazetoj. La unua estis kreita de Edmond Privat kaj Hector Hodler en 1903 kaj ŝajne eldonita ĝis 1914, kaj la alia estis organo de Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio (organizo antaŭ TEJO), ŝajne ekeldonita en 1933.

La unua Juna Esperantisto estis kreita de Edmond Privat kaj Hector Hodler en Ĝenevo en Svislando en 1903.[1] Ili tiam nur estis je la jaro de iliaj 14-jariĝo kaj 16-jariĝo, respektive, kaj Enciklopedio de Esperanto priskribas ilin kiel "du junaj, entuziasmaj esperantistoj". Unue, ili intencis nur eldoni lokan ĝenevan organon, sed post la 2-a numero Juna Esperantisto jam fariĝis "internacia ligilo de diverslandaj junaj esperantistoj". Dum 1903 aperis de aprilo 6 numeroj. La gazeton ricevis finan fundamenton en januaro 1906, kiam Presa Esperantista Societo en Paris prenis la eldonadon sur sin. Redaktisto iĝis Paŭlo Lengyel, kaj la eldonaĵo subtitoliĝis Gazeto por Junuloj, Instruistoj kaj Esperanto-Lernantoj[2] (ankaŭ Ilustrita Gazeto ktp. minimume en 1906, kaj Monata Gazeto Beletristika Gazeto ktp. pli malfrue).

La numeroj de 1903 estis hektografiitaj, binditaj ktp. de la eldonantoj mem; de januaro–septembro 1904 ĝi aperis litografiita kun presita kovrilo kaj kun ilustraĵoj kaj de novembro 1904 ĝis decembro 1905 presita. La formato estis ĝis tiam 21x14 kaj 24x16, la paĝnombro 4 ĝis 24. De januaro 1910 ĝis decembro 1911 aperis 24 numeroj (IV+16–18 paĝoj, 24x15 kun entute 372 paĝoj), kaj de januaro 1912 ĝis julio 1914 aperis 31 numeroj (IV–VIII+16 paĝoj, 24x16).[2]

La alia Juna Esperantisto estis oficiala organo de Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio, Teja, organizo antaŭ TEJO. La gazeto ŝajne estis ekeldonita en 1933,[3] kaj minimume numero 4 kaj 5 de tiu jaro redaktita de Emil Mayer en Krakovo, Pollando.[4] Numero 4 kaj 5 1933 havas 8 paĝojn.[3] Antaŭan organon de Teja estis Esperantista Junularo.

Referencoj redakti

  1. Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Privat el la Enciklopedio de Esperanto.
  2. 2,0 2,1 Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Juna E-isto el la Enciklopedio de Esperanto. Ero verkita de Paul Tarnow.
  3. 3,0 3,1 Juna Esperantisto de Teja, numero 4 kaj numero 5, 1933, kiu havas la surskribaĵon "Jaro I"
  4. worldcat.org, ero pri Juna Esperantisto de Teja

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti