Edgar Allan Poe

usona verkisto

Edgar Allan POE (ˈɛdgər ˈælən pəʊ) estis aŭtoro de poeziaĵoj, romanoj kaj rakontoj. Siajn unuajn poemojn li verkis kiel soldato. Post fiaskoj en la Universitato de Virginio (ĉefe pro troa alkoholkonsumo) kaj en la Militakademio de West Point (pro sia ribelema karaktero) li fine decidis dediĉi sin plene al verkado. Plej famaj ĝis nun estas liaj hororaj rakontoj kaj lia tiutempe tute nova formo de krimliteraturo, kiu poste influis i.a. la aŭtoron Arthur Conan Doyle.

Edgar Allan Poe
ĉefredaktisto
Edgar Allan Poe, circa 1849, restored, squared off.jpg
Persona informo
Edgar Allan Poe
Naskonomo Edgar Allan Poe
Naskiĝo 19-an de januaro 1809 (1809-01-19)
en Bostono, Masaĉuseco, Flag of the United States (1795-1818).svg Usono
Morto 7-an de oktobro 1849 (1849-10-07) (40-jara)
en Baltimore, Marilando, Flag of the United States.svg Usono
Mortis pro nekonata valoro [#]
Tombo Westminster Hall and Burying Ground [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato de VirginioWest Point [#]
Subskribo Edgar Allan Poe
Familio
Patro David Poe, Jr. [#]
Patrino Elizabeth "Eliza" Poe [#]
Gefratoj William Henry Leonard Poe • Rosalie Poe [#]
Edz(in)o Virginia Eliza Clemm [#]
Profesio
Alia nomo Edgar A. Perry [#]
Okupo poeto • verkisto • eseisto • literaturkritikisto • romanisto • dramaturgoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de krimfikcio • aŭtoro • kantotekstisto • literaturteoriisto [#]
Aktiva dum 1827–1849 [#]
Verkado
Verkoj La Nigra Kato ❦
La Puto kaj la Pendolo ❦
La Murdoj de Kadavrejo-Strato ❦
La Ovala Portreto ❦
La Perfida Koro ❦
La Rakonto de Arturo Gordon Pym el Nantucket ❦
La Korvo ❦
La Ŝtelita Letero ❦
La Or-Cimo ❦
La Falo de Uŝero-Domo ❦
William Wilson [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

En 1835, en la aĝo de 36 jaroj, li edzinigis sian kuzinon Virginia Clemm, tiutempe 13-jara. La biografoj atentigas, ke tiu ĉi geedziĝo alportis al li ekvilibron kaj dank' al tio li povis sin dediĉi pli trankvile al verkado kaj atribuas tion al la konflikta karaktero de Poe, kiu estus serĉinta ĉe Virginia iun ankoraŭ ne tro edukita, kiu ne havus antaŭjuĝojn pri li kaj admirus lin, kiel okazis kun la etulino.

Famaj verkojRedakti

  • Tamerlane and other poems (1827)
  • Poems (1831)
  • Politian (teatraĵo, 1835)
  • The Narrative of Arthur Gordon Pym (1838)
  • Ligeia (1838)
  • The Fall of the House of Usher (1839)
  • The Murders in the Rue Morgue (1841)
  • The Gold Bug (1843)
  • The Raven and Other Poems (1845)

SekvojRedakti

La Mistera Poe-TostuloRedakti

Ĉiujare, okaze dum la datreveno de la nasko de Poe, mistera viro, konata kiel "Poe-Tostulo," aperas ĉe la tombo de la aŭtoro, kaj postlasas 3 rozojn kaj duon-botelon de konjako. Ekde 1949, mistera, nekonata, nigra-vestita viro ŝtele eniras tombejon kaj proponas siajn donacojn al la fama aŭtoro. Personoj kunvenas ĉe la apuda Poe-Domo kaj Muzeo ("Poe House and Museum") kaj atendas la revenon, sed neniu scias, kiu estas la stranga vizitanto.[1]

AliajRedakti

Edgar Allen Poe filmita en la jaro 1909 estas filmo de reĝisoro D. W. Griffith.

En Esperanto aperisRedakti

NotojRedakti

  1. [1]
  2. Verkoj de Poe en Vikifontaro
  3. Aperis en Flandra Esperantisto, majo 1930, p. 163-165.

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Rete legeblaj verkojRedakti