Edmund Grimley Evans

Edmund GRIMLEY EVANS estas brito loĝanta en Kembriĝo, Britio.

Edmund Grimley Evans
Edmund.JPG
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1966 (1966-12-07) (56-jara)
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco brito
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Infanoj 2
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Esperanto-agadoRedakti

Grimley Evans eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1986, kaj pliprofundiĝis en la lingvon, dum li loĝis en Germanio inter 1989 kaj 1992. Li estas revizianto por la magazino Monato ekde septembro 1993, kiam oni ekuzis la komputilajn retojn por disdoni tiun taskon al pli granda skipo, kaj ekde julio 1998 li estas ankaŭ redaktoro de la rubriko «Komputado».

Liaj aliaj esperantaj agadoj inkluzivas komitatanecon en la Esperanto-Asocio de Britio, administradon de reta kurso, tradukadon kaj interpretadon. Li tradukis multajn rakontojn de Saki.

En 2013 li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto.[1] Komence de 2019, li estis reelektita en la Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.[2]

Komence de 2020 Grimley Evans publikigis Esperantan tradukon de la anglalingva romano Little Brother verkita de Cory Doctorow kun la titolo «Malgranda gefrato».[3]

En 2023 la Esperanto-Asocio de Britio lanĉas samtempe du versiojn de la esperanta traduko. La du tradukoj de Edmund Grimley Evans nomiĝas Malgranda frato (en klasika Esperanto) kaj Malgranda sibo (sen seksajn pronomojn kaj aliaj reformojn).[4]

Esperanto-leksikografioRedakti

Grimley Evans estis revizianto por la fako «komputiko» de la eldono 2002 de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Li tradukis kaj adaptis anglalingvan infanlibron al Esperanto (Mil Unuaj Vortoj, traduko de 2004). Li prizorgis neŝanĝitan skan-eldonon de la vortaro Esperanto-Angla de Montagu Christie Butler (1967), kiu aperis en 2010.[5] Laŭ informo en bloga diskuto, Grimley Evans plue preparis (ankoraŭ ne publikigitan) vortaron Esperantan-anglan surbaze de PIV 2005.[6]

Persona vivoRedakti

Grimley Evans studis matematikon, komputikon kaj komputan lingvistikon en Anglio kaj en la universitato de Sarlando en Saarbrücken (Germanio). En 2013 li laboras en la esplora fako de ARM, kies procesoroj troviĝas hodiaŭ en 80% de la poŝtelefonoj en la mondo, kaj krome en multaj aliaj aparatoj.

Li havas du filinojn, kiujn li edukis kiel denaskajn esperantistojn, kaj aktivas en la kampo de denaskismo.

LibrojRedakti

  • Malgranda sibo, Esperanto-Asocio de Britio 2023 ISBN:‎ 978-0902756670
  • Malgranda frato, Esperanto-Asocio de Britio 2023 ISBN:‎ 978-0902756663

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti