Michael Frayn
Michael FRAYN (naskiĝis la 8-an de septembro 1933) estas angla verkisto de dramoj kaj romanoj. Li naskiĝis kaj plenkreskis en antaŭurboj de Londono kaj plenumis sian dujaran armean servon kiel specialisto pri lingvoj, lernante la rusan lingvon, antaŭ ol studi filozofion en la Universitato de Kembriĝo. Post tio li eklaboris kiel ĵurnalisto ĉe tutlandaj gazetoj, kie li gajnis reputacion kiel satiristo, kaj sekve komencis publikigi dramojn kaj romanojn. Inter liaj famaj verkoj estas la dramoj Bruo de malantaŭ la kulisoj (Noises Off), Kopenhago (Copenhagen) kaj Demokratio (Democracy), kaj la romanoj Kapantaŭe (Headlong) kaj Spionoj (Spies). Li publikigis ankaŭ tradukojn el la rusa, interalie dramojn de Anton Ĉeĥov.
Michael Frayn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1933 (90-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Kolegio Emanuelo • Universitato de Kembriĝo • Kingston Grammar School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marry vd | ||||
Infanoj | Rebecca Frayn vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • verkisto • romanisto • scenaristo • tradukisto • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • filma scenaristo • television writer vd | ||||
Laborkampo | dramo • prozo • ĵurnalismo • kina scenverkado • television screenwriting • traduko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia romano Spionoj (2002) aperis en Esperanto en 2023 (ISBN 978-0-902756-64-9).