Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan DOYLE [ˈɑːr.θər ˈkoʊ.nən ˈdɔɪl], esperante Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.
Arthur Conan Doyle | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Sir Arthur Conan Doyle
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Arthur Ignatius Conan Doyle | ||||
Naskiĝo | 22-an de majo 1859 en Edinburgo, ![]() | ||||
Morto | 7-an de julio 1930 (71-jara) en Windlesham Manor | ||||
Mortis pro | korhalto [#] | ||||
Tombo | Church of All Saints cemetery [#] | ||||
Religio | neaktiva katoliko [#] | ||||
Etno | irlandanoj [#] | ||||
Lingvoj | angla lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Alma mater | Stonyhurst Saint Mary's Hall • Stonyhurst College • Stella Matutina • University of Edinburgh Medical School [#] | ||||
Partio | Liberala Uniisma Partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Charles Altamont Doyle [#] | ||||
Patrino | Mary Foley [#] | ||||
Edz(in)o | Louisa Hawkins • Jean Elizabeth Leckie [#] | ||||
Infanoj | Mary Louise Conan Doyle • Alleyne Kingsley Conan Doyle • Denis Conan Doyle • Adrian Conan Doyle • Jean Conan Doyle [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • kuracisto-verkisto • romanisto • eseisto • dramaturgo • scenaristo • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto de krimfikcio • verkisto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | kanono de Sherlock Holmes ❦ La Perdita Mondo [#] | ||||
| |||||
Oficiala retejo | https://conandoyleestate.com [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton "A Study in Scarlet", kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.
La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan Doyle verkis ne nur krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko "The Lost World" priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema Profesoro Challenger, aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel Sherlock Holmes kaj D-ro Watson. La historiaj romanoj de Doyle (ekz. "Rodney Stone", "Sir Nigel", "The White Company") apenaŭ estas konataj.
Ekde 1887 li okupiĝis ankaŭ pri spiritismo[1]. Li intencis konvinki al Harry Houdini pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/East Sussex.
Doyle en EsperantoRedakti
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron "Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj" al komentoj pri la fakto ke la verkisto metis verajn faktojn en la intrigo de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.[2]
Listo de verkojRedakti
- A Study in Scarlet (1887)
- The Sign of Four (1890)
- The Adventures of Sherlock Holmes (1891)
- The Memoirs of Sherlock Holmes (1893)
- The Hound of the Baskervilles (1902)
- The Return of Sherlock Holmes (1903/1904)
- The Case Book of Sherlock Holmes (1927)
- The Lost World (1912)
- The Poison Belt (1913)
- The Land of Mist (1926)
- The History of Spiritualism (1926)
- The New Revelation: My Personal Investigation of Spiritualism (1918)
Mallongaj rakontojRedakti
- The case of Lady Sannox (1893)
- The new catacomb (1898)
- The Brazilian cat (1898)
- The leather funnel (1902)
- The nightmare room (1922)
KolektojRedakti
En Esperanto aperisRedakti
- Ĉerpaĵo el Studo en Skarlato (A Study in Scarlet) (fino de ĉapitro 2, tradukis W. D. B. Hackett, aperis en Canadian Holmes, volumo 6, numero 4, p. 23-25, 1983)
- El The Adventures of Sherlock Holmes:
- Skandalo en Bohemio (A Scandal in Bohemia) (tradukis Darold Booton)
- La Ligo de la ruĝkapuloj (The Red-headed League) (tradukis Darold Booton)
- La mistero de valo Boscombe (The Boscombe Valley Mystery) (tradukis James Alan Smith)
- La kvin oranĝ-semoj (The Five Orange Pips) (tradukis Darold Booton)
- La viro kun la tordita lipo (The Man with the Twisted Lip) (tradukis Sylvan Zaft, 1996)
- La aventuro de la makulita bendo (The Adventure of the Speckled Band) (tradukis Darold Booton)
- La bendo makulita (The Adventure of the Speckled Band) (tradukis Gerold D. Jervis, aperis en Angla Antologio II, Londono: Esperanto-Asocio de Britio, 1987, p. 305-326)
- La aventuro de la sangofagoj (The Adventure of the Copper Beeches) (tradukis Darold Booton)
- El La memoraĵoj de Sherlock Holmes (The Memoirs of Sherlock Holmes):
- La Musgrava rito (The Musgrava Ritual) (tradukis Darold Booton)
- La aventuro de la kriplulo (The Crooked Man) (tradukis A. K. Beck, aperis en Monda Kulturo, somero 1965, p. 77-83)
- La greka interpretisto (The Greek Interpreter) (tradukis Darold Booton)
- La mararmea traktato (The Naval Treaty) (tradukis Dominik Cornice, 2002 (?))
- La fina problemo (The Final Problem) (tradukis Darold Booton)
- La ĉashundo de la Baskerviloj (The Hound of the Baskervilles) (tradukis William Auld. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1998)
- La triumfo de rezono, recenzo de Arikapalli Giridhar Rao, aperinta en Monato
- "Oni neniam tediĝas pri la erikejo", recenzo de Wolfgang Kirschstein, aperinta en La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 3 (53)
- El The Return of Sherlock Holmes:
- La vaka domo (The Adventure of the Empty House) (tradukis Darold Booton)
- La aventuro de la dancantoj (The Adventure of the Dancing Men) (tradukis Darold Booton)
- La ses Napoleonoj (The Adventure of the Six Napoleons) (tradukis Darold Booton)
- La aventuro de la malaperinta trikvarono (The Adventure of the Missing Three-Quarter) (tradukis Darold Booton)
- Ombro antaŭenĵetita (tradukis UJEKI Ŝiger. - Tokio: Iogi, 1983).
Vidi ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Laǔ lia verko The New Revelation (vidi lian biogafion portugale)
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 361-365.