Ŝerloko Holmso

fiktiva detektivo en la fikcio de Arturo Conan Doyle
(Alidirektita el Sherlock Holmes)

Sherlock HOLMES [ŜERlak hoŭmz] (naskiĝis la 6-an de januaro 1854, mortis la 6-an de januaro 1957 laŭ William S. Baring-Gould[1]) estas literatura figuro, la heroo kaj la ĉefrolulo, kiu estas fikciula detektivo de detektiva libroserio. Tiu libroserio el la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj estis kreita de la skota verkisto kaj kuracisto Sir Arthur Conan Doyle.

Sherlock Holmes
Sherlock Holmes kun sia asistento Doktoro Watson
Sherlock Holmes kun sia asistento Doktoro Watson
fikcia homo • literatura rolulo • fikcia detektivo • krimfilma rolulo • fikciulo en televida serio
Kreita de Arthur Conan Doyle
Verko La aventuroj de Ŝerloko Holmso, La Ĉashundo de la Baskerviloj, ...
Rolita de Christopher Lee, Alan Wheatley, Basil Rathbone, Peter Cushing, William Gillette, Eille Norwood, Benedict Cumberbatch, Jonny Lee Miller, Vasily Livanov, Matt Frewer, Igor Petrenko, Ian McKellen, Robert Downey Jr., Jeremy Brett, John Barrymore, Arthur Wontner, Nikolay Volkov, Roger Moore, Algimantas Masiulis, Christopher Plummer, Douglas Wilmer, Michael Caine, Patrick Macnee, Richard Roxburgh, Rupert Everett, Viggo Larsen, Einar Zangenberg, Otto Lagoni, Henry Cavill, Ian Richardson
Informoj
Sekso vira
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Posedaĵo Toby
Ekipita per ĉasa ĉapelo, pipo
Sankondiĉo kokain-dependeco, tabakfumado
Povoj logiko, ruza observado, solvi kriminalajn kazojn
Naskiĝis la 6-an de januaro 1854
Mortis la 6-an de januaro 1957
Loĝloko Baker Street, Londono
Okupo detektivo
Gefratoj Mycroft Holmes • Enola Holmes
Amikoj doktoro Watson
Malamikoj profesoro Moriarty
vdr
Verŝajno de la rolulo de Sherlock Holmes en kino en filmo de 1946

Holmes estas fama pro sia lerteco pri uzado de logiko kaj ruza observado utiligataj por solvi kriminalajn kazojn. Li estas verŝajne la plej fama fikcia detektivo, kaj certe unu el la plej konataj kaj ĝenerale rekonataj fikciuloj. Lia fidela amiko kaj akompananto estas la kuracisto doktoro Watson [ŬOC.n].

Stilo redakti

Eble la ĉefa nurunueco de Holmes estas lia observosento, kiu permesas al li percepti gravajn detalojn, kaj lia "kapablo konkludi", kiu permesas al li tiri profundajn konkludojn de ili. Laŭ lia koncepto ekzistas nur certa scio, kiun homo povas akumuli, do li koncentras siajn klopodojn en la direktoj, de kiuj li plej profitos.

Holmes foje fanfaronas pri studo, kiun li faris, en kiu li klasifikis dekojn da specoj de cindro. Esploraj metodoj similaj al tiuj multe helpis lin en siaj esploroj por deĉifri krimojn. Lia aliro al esplordemandado estas karakterizita per la aserto, ke "kiam vi neas la neeblon, kio restas - eĉ se ĝi estas neverŝajna kaj malprobabla - devas esti la vero!".

Esperanto redakti

En Esperanto aperis en La aventuroj de Ŝerloko Holmso[2] kaj La Ĉashundo de la Baskerviloj[3] kaj pluraj partaj tradukoj, vidu sub: Arthur Conan Doyle#En Esperanto aperis.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron "Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj" al komentoj pri la fakto ke Arthur Conan Doyle metis verajn faktojn en la intrigo de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti