Pipo

ilo por fumi tabakon aŭ alian drogon
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ilo por fumado Pipo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pipo (apartigilo).

Pipo estas aparato servanta al homo por fumi. Ĝi konsistas el vertikala tubeto, kutime 10 ĝis 12 centimetrojn longa, ĉe kies unu ekstremo troviĝas forneto, kutime proksimume 4 centimetrojn alta. En tiun forneton oni metas pecigitan tabakon kaj bruligas ĝin. La fumon oni suĉas tra la tubeto en sian buŝon kaj ĝuas la guston. Kutime oni ne enspiras la fumon.

Tabaka pipo de erika ligno
Junulo kun pipo, 17-a jarcento Nederlando, pentraĵo de Hendrick Jansz Terbrugghen
Pipo el blanka sepiolito

Pipo aperis en Ameriko inter indiĝenaj popoloj kaj estis prenita al Eŭropo kiam oni prenis la tabakon. Pipo kaj tabako havas en amerikaj kulturoj pli gravajn kulturajn uzojn ol simpla plezuro fumi.

Pipoj hodiaŭ estas plejparte el la radikoligno de vepreja eriko (Erica arborea), kiun oni trovas en kelkaj landoj ĉirkaŭ Mediteraneo. La fina parto de la tubeto, kiun oni metas en la buŝon, kutime estas el speciale hardita kaŭĉuko aŭ nuntempe pli kaj pli el akrilo. Anstataŭ erika ligno oni ankaŭ uzas blankan argilon, maizajn spikojn, olivan lignon, plantan eburon k. s.

Krom tabako, oni fumas per pipo ankaŭ kanabo, opion kaj krakon (solidigita kokaino).

Speciala sistemo el okcidenta Azio estas akvopipoj.

Vidu ankaŭ redakti