La vepreja eriko, aŭ arba eriko (Erica arborea) estas arbedoarbeto kun tipa alto de 1-4m. Iuj specimenoj atingas 7 metrojn. La multnombraj etaj floroj estas blankaj. La vepreja eriko preferas acidajn grundojn. Ĝi troviĝas plejofte en la makisoj, sekaj ĉiamverdaj arbustaroj, ĉiuj en la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono, okcidente ĝis Portugalujo, Kanarioj kaj Madejro. Nekontinuaj partoj de la arealo de vepreja eriko ankaŭ troviĝas en iuj afrotropisaj montaraj regionoj, inkluzive de la Etiopaj Altaĵoj [1], Ruwenzori kaj la montaroj de Kameruno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vepreja eriko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Eriko Erica
Erica arborea
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ligno estas uzata por la fabrikado de pipoj.

Aliaj alt-kreskantaj erikaj specioj , inkluzive de la portugala eriko (Erica lusitanica) kelkfoje estas nomataj "arba eriko".

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • angle Adams, W.M., A.S. Goudie & A. R. Orme (eds.) 1996 : The Physical Geography of Africa, Oxford University Press, p. 55.
  • france Métro A. & Ch. Sauvage 1955 : Flore des végétaux ligneux de la Mamora, Société des sciences naturelles et physiques du Maroc, Rabat, 498 pp. ( p. 406-406 )

Eksteraj ligiloj redakti