Etiopaj montaraj arbustetaroj

La etiopaj montaraj arbustetaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono estas parto de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj de la Etiopaj Altaĵoj, inkludataj en la listo de la tutmondaj 200. Ĝi estas la plej vasta afromontana regiono de Afriko. La etiopaj montaraj arbustetaroj ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo "Orienta afromontano" difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Etiopaj montaraj arbustetaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, ekoregiono [+]

Supermara alteco3 000 m [+]
Akvokolektejo25 200 km² (2 520 000 ha) [+]
Areo25 200 km² (2 520 000 ha) [+]

Etiopaj montaraj arbustetaroj (Tero)
Etiopaj montaraj arbustetaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.

Priskribo

redakti

La ekoregiono okupas 25 200 da kvadrataj kilometroj dissemataj je diferencaj enklavoj aŭ tel nomataj ĉielinsuloj en Etiopujo super altitudo de 3 000 metroj.

La donitaĵoj pri la klimato estas maloftaj. La jarpluvo varias inter ĉirkaŭ 2 500 mm en la sudoriento, kun nur du sekaj monatoj, al 1 000 mm en la nordo, kie la seka sezono daŭras ĝis dek monatojn. La frostoj estas oftaj, precipe dumvintre, de novembro al marto.

Flaŭro

redakti
 
Semien-Montaro apud Ras Daŝan.

La vegetaĵaro, nomata wurch [ŭurĉ], konsistas el herbejoj kaj arbustetaro kun abundo de herbecaj plantoj kaj arbustoj, kiel la afromontana hiperiko (Hypericum revolutum). La dominantaj arbustaj specioj de la arbustetaro estas Erica arborea kaj Philippia; inter la arbustoj kreskas etaj plantoj. En la marĉaj zonoj la karekso (Carex monostachya) abundas.

Entute, la vegetaĵaro estas karakteriza kaj de la montana flaŭro de la Afrotropiso kaj de tiu de la Palearktiso. La grandegeco estas komuna ĉe la plantoj. Notinda specio estas la giganta lobelio (Lobelia rynchopetalum; Lobelioideae), kiu atingas alton de ses metroj kiam ĝi floras.

Ĉiuj plantospecioj prezentas adaptaĵojn por redukti la transpiradon, kiel dikajn, etajn aŭ tenacajn foliojn.

Faŭno

redakti

Ĉe la mamuloj distingiĝas la etiopa kapro (Capra walie), minacata de formorto, la montara tragelafo (Tragelaphus bŭtoni), la roksaltula oreotrago as (Oreotragus oreotragus), la gelado (Theropithecus gelada) kaj la rokhirako (Procavia capensis). Abundas la ronĝuloj kaj la sorikedoj.

Tiu ekoregiono estas esenca por la vintrumado de multaj palearktaj birdospecioj, kiel la fajfanaso (Anas penelope), la kuleranaso (Anas clypeata), la duelbirdo (Philomachus pugnax) kaj la griza tringo (Tringa nebularia); plie, tri aliaj palearktaj specioj tie reproduktiĝas : la reĝa aglo (Aquila chrysaetos), la ruĝbeka montokorvo (Pyrrhocorax pyrrhocorax) kaj la rusta tadorno (Tadorna ferruginea).

Inter la minacaj specioj troviĝas la granda kriaglo (Aquila clanga), la imperia aglo (Aquila heliaca), la malgranda turfalko (Falco naumanni), la stepcirkuo (Circus macrourus), la bridogruo (Bugeranus carunculatus), la ruĵeta ruĵetio (Rougetius rougetii) kaj la flavkola makronikso (Macronyx flavicollis).

Aliaj karakterizaj specioj estas la alpa cerkomelo (Cercomela sordida), Estrilda ochrogaster (estrildedoj), la orientafrika frankolino (Francolinus psilolaemus), la etiopa formikulo (Myrmecocichla melaena), la ankobera serino (Serinus ankoberensis) kaj la punktobrusta vanelo (Vanellus melanocephalus).

Endemioj

redakti

Estas multe da endemioj.

La etiopa lupo (Canis simensis) estas endemia en tiu ekoregiono, kaj estas minacata de formorto.

Estas pluraj endemiaj ronĝuloj : la grandakapa talpo-rato (Tachyoryctes macrocephalus), Megadendromus nikolausi, Stenocephalemys albocaudata, Stenocephalemys griseicauda kaj Lophuromys melanonyx.

La endemia etiopa bufo (Altiphrynoides malcolmi) estas evoluinta tiamaniere ke sia fekundigo estas interna, kaj la ovoj povas disvolviĝi en la humida grundo.

Stato de konservado

redakti

Vundebla. Pli malalte ol altitudo de 3 500 m, la maĵoria parto de la areo estas degradinta kaŭze de la agrikulturo aŭ de la paŝtado. La plej grava minaco estas la tutmonda varmiĝo, kiu povus redukti la areon de tiu ekoregiono aŭ eĉ konduki al ĝia malapero. Ekde la 1960-aj jaroj oni estis registranta progresivan sekiĝadon de la klimato.

Vidu ankaŭ

redakti


Afrotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AT1002 Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj   Angolo
AT1004 Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj   Lesoto,   Svazilando,   Sud-Afriko
AT1008 Etiopaj montaraj arbustetaroj   Etiopio
AT1010 Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko   Niĝerio
AT1012 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj   Sud-Afriko
AT1013 Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj   Demokratia Respubliko Kongo,   Ruando,   Ugando

Eksteraj ligiloj

redakti