La Eŭrazia fajfanaso aŭ simple Fajfanaso (Anas penelope, iam Mareca penelope) estas anaso, nome birdo el la anasedoj. Ĝi estas unu el la tri specioj de fajfanasoj. Ĝi estas komuna kaj disvastigata ene de sia teritorio. Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema naturae laŭ ties nuna scienca nomo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajfanaso
Maskla fajfanaso
Maskla fajfanaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anaso Anas
Specio: A. penelope
Anas penelope
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Masklo montrante ripoze la ĉefajn trajtojn: ruĝeca kapo, violeca brusto, blnakaventro kontrasta kun nigra subvosto kaj eĉ blanka flugilmakulo
 
Ino antaŭe kaj virbirdo malantaŭe

La Fajfanaso grandas ĉ. 45 cm averaĝe, sed ĝenerale estas 42–52 cm longa kun enverguro de 71–80 cm kaj pezo de 500-1073 g.[2][3]. La reprodukta virbirdo havas kaŝtanbrunan kapon, kremflavecajn frunton kaj antaŭkronon.[4] La trunko estas griza (kaj dorse kaj flanke), la brusto rozkolora al violbruna. Dum flugado (kaj eĉ ripoze), estas bone videblaj la tre blankaj ŝultro- kaj flugilmakuloj. La ventro estas blanka, la subaj vostokovriloj estas nigraj. Somerfine, la virbirdo similas al la inbirdo, sed tre bone diferencigis ilin la blanka ŝultromakulo eĉ dum la eklipsa plumaro, kiam la masklo similas al la ino.

Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La inbirdo estas pli malgranda ol inbirdo de la Platbeka anaso, la beko estas pli mallarĝa, la kapo pli rondoforma, la kolo pli mallonga, la vosto pli pinta, la plumaro pli ruĝa. Ĝenerale la ino estes helbruna, kun plumaro multe kiel ino de Amerika fajfanaso. Ĝi povas esti distingata el plej aliaj anasoj, aparte el la Amerika fajfanaso, pro la formo. Tamen, tiu specio havas pli palan kapon kaj blankecan akselareon subflugile. La ino povas esti ruĝeca morfo kun pli ruĝeca kapo, kaj griza morfo kun pli griza kapo.[4]

La speguleto estas malhelverda kaj nigra; la vosto estas pinteca, la kolo aspektas mallonga kaj la kapo rondoforma kun helgriza kun nigreca pinto kaj malgranda beko, kio distingas la grupon disde la kuleranasoj.

Distribuado redakti

 
Masklo montranta sub la blanka flugilmakulo la verdan speguleton

Ĝi reproduktiĝas en plej nordaj areoj de Eŭropo kaj Azio [5]. Ĝi estas la malnovmonda partnero de la nordamerika Amerika fajfanaso. Ĝi estas tre migranta kaj vintras pli sude ol sia reprodukta teritorio. Ĝi migras al suda Azio kaj Afriko [5]. Tiele en Eŭropo ĝi povas troviĝi nur vintre en plej Skandinavio, Islando kaj norda Rusio, dum en la resto de Eŭropo povas troviĝi la tutan jaron, sed venas somere al la Brita Insularo, Danio, Mediteraneo, norda Afriko kaj Turkio. En Britio kaj Irlando la Eŭrazia fajfanaso estas komuna kiel vintra vizitanto, kaj malabunda kiel reprodukta birdo en Skotlando, la Laga Distrikto, la Peninoj kaj eventuale pli sude, kun nur kelkaj reproduktaj paroj en Irlando. Ĝi povas troviĝi kiel nekomuna vintra vizitanto en Usono ĉe la marbordoj de la meza Atlantiko kaj de Pacifiko. Ĝi estas rara vizitanto en la resto de Usono escepte ĉe la Kvar Anguloj kaj ĉe la sudaj Apalaĉoj [2][4].

Vivo redakti

Tiu estas specio tres sociema, kiu vivas plej ofte en grupoj [6].

Temas pri bruema specio. La voĉo de la virbirdo estas fajfado priskribita kiel hi-ju-vi-ju, pi-juuuu-ui-ou, kio nomigas kaj la specion kaj la superspecionsubgenron; aŭtune aŭdeblas akraj notoj rraara-kaa; la inbirda voĉo estas mallaŭta, rapida.

Vivejo redakti

 
Grupo de flugantaj fajfanasoj.

La Fajfanaso vivas en malprofundaj akvoj, akvaj herbejoj, kaj grupoj de la birdoj ripozas sur la maro. Ĝi estas birdo de malfermaj humidejoj, kiaj malsekaj herbejoj aŭ marĉoj kun iome da alta vegetaĵaro, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomaterialon (ankaŭ insektojn) aŭ per paŝtado, kion ili faras prete. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn arojn. Ili ariĝas al aroj de Amerika fajfanaso en Usono, kaj ili ankaŭ povas hibridiĝi kun ili [2]. Ĝi vivas vintre ĉe marbordoj, sed ankaŭ ĉe nesalaj akvoj.

La Fajfanaso reproduktiĝas en arbara tundro, tajgo (riveroj kun meandroj, lagoj kaj marĉoj) kaj stepoj. En migrado kaj vintrumado, ili ĉeestas estuarojn, golfetojn, lagunojn, malaltajn kaj ŝirmajn marbordojn (ĉefe herbejajn), lagojn, akvorezervejojn kaj riverojn.

Reproduktado redakti

 
Mareca penelope - MHNT

Ili revenas el migrado kaj plenuman pariĝadajn ceremoniojn, kiam la maskloj ĉirkaŭas la inojn sur akvo, ŝvelas la kapajn plumojn, kaj malfermas de tempo al tempo siajn flugilojn dum fajfas. Ili nestumas surgrunde, ĉe akvo kaj sub kovro, kutime sur insuloj de marĉaj lagoj, marĉoj. La ino konstruas la neston per sekaj herboj kiujn ŝi kovras per lanugo. La ino demetas 7 al 10 ovalformajn ovojn blankecflavajn aŭ olivecajn, kiuj povas esti ĝis: 49,2- 59.9 mm × 34,7-42.1 mm[7]. Nur la ino plenumas la kovadon dum ĉirkaŭ 25 tagoj [6]. La frumaturaj idoj sekvas ŝin al akvo tuj post eloviĝo.

La seksa matureco povas esti atingita je aĝo de 1 jaro sed plej ofte poste ĉe nombraj birdoj. Tiu palearktisa specio povas vivi ĝis 18 jarojn[6].

La Eŭrazia fajfanaso estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Ties konservostatuso estas Malplej Zorgiga [8].

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Linnaeus, C. (1758)
  2. 2,0 2,1 2,2 Floyd, T. (2008)
  3. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0849342585.
  4. 4,0 4,1 4,2 Dunn, J. (2006)
  5. 5,0 5,1 Clements, J. (2007)
  6. 6,0 6,1 6,2 Oiseaux.net, Oiseaux espèce, konsultita la 17an de decembro de 2010
  7. Oiseaux des Pays d'Europe, Félix, Jiří, p. 91, 1986, Parizo, 17a eldono, Gründ, La Nature à livre ouvert, isbn=2-700-01504-5
  8. "IUCN"

Referencoj redakti

  • Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
  • Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5th Ed.
  • Floyd, T (2008) Smithsonian Field Guide to the Birds of North America Harper Collins, NY
  • IUCN (2009) BirdLife International IUCNlink, 141498, Anas penelope, konsultita la 8an de januaro 2009.
  • Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 126. “A. cauda acutiufcula subtus nigra, carite brunneo, fronte alba.”.

Plia bibliografio redakti

  • Cox, Cameron and Jessie Barry Aging of American and Eurasian Wigeons in female-type plumages Arkivigite je 2012-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Birding 37(2):156-164
  • Einhard Bezzel (1995): BLV Handbuch Vögel. BLV Verlagsgesellschaft, München
  • Hendrik Brunckhorst: Ökologie und Energetik der Pfeifente (Anas penelope L. 1758) im schleswig-holsteinischen Wattenmeer. Kovac, Hamburg 1996. ISBN 3-86064-454-8
  • John Gooders und Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
  • Chuck Hagner: Guide to ducks and geese Stackpole, Mechanicsburg 2006. ISBN 0-8117-3344-0
  • Manfred Kästner: Gründelenten, Urania Verlag, Leipzig 1994, ISBN 3-332-00546-4
  • P. W. Mayhew: The feeding ecology and behaviour of wigeon (Anas penelope). Glasgow 1985.
  • Erich Rutschke: Die Wildenten Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten, Aula Verlag, Wiesbaden 1988, ISBN 3-89104-449-6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti