En biologio, la esprimo frumatura aludas al specioj en kiuj la junuloj estas relative maturaj kaj moviĝeblaj de la momento de naskiĝo aŭ eloviĝo. La kontraŭa evolua strategio estas nomita "altricia" aŭ "malfrumatura" kie la junuloj estas naskitaj aŭ elkovitaj senhelpaj. Ekstreme frumaturaj specioj povas esti nomitaj "supermaturaj". Tiuj tri kategorioj formas kontinuumon, sen apartaj interspacoj inter ili. Frumaturaj specioj estas normale nidifugozaj, signifante ke ili forlasas aŭ povas forlasi la neston tuj post naskiĝo aŭ eloviĝo. Tiele la koncepto de elnestiĝo apenaŭ gravas ĉe tiuj specioj, ĉar tio okazas tuj post eloviĝo.

Ido de Kalifornia koturno (Callipepla californica), nome frumatura ido

La interspaco inter frumaturaj kaj altriciaj specioj estas precipe larĝa ĉe birdoj. Frumaturaj birdoj estas naskitaj kun iliaj okuloj malfermaj. Ili estas kovritaj per lanugaj plumoj kiuj tiel baldaŭ kreskas al plenkreskaj plumoj kiam ili elkoviĝas.[1] Tiuj specoj de birdoj ankaŭ povas naĝi kaj kuri multe pli baldaŭ post ilia naskiĝo ol aliaj birdoj, kiel ekzemple kantobirdoj.[1] Tre frumaturaj birdoj povas esti pretaj forlasi la neston en mallonga tempodaŭro sekvante eloviĝo (ekz. 24 horoj). Multaj frumaturaj birdidoj ne estas sendependaj pri temperaturregulado (la kapablo reguligi sian propran korpotemperaturon), kaj ili dependas de la partoprenantaj gepatroj por elkovi ilin kun korpovarmeco por mallonga tempodaŭro. Frumaturaj birdoj trovas sian propran manĝaĵon, foje kun helpo aŭ instrukcioj de la gepatroj. Ekzemploj de frumaturaj birdoj inkludas la hejman kokidon, multajn speciojn de anasoj kaj anseroj, vadbirdoj, raloj kaj la Hoacino. La plej ekstremaj, supermaturaj birdoj estas la megapodoj, kie la ĵus elkovigitaj birdidoj elfosas sin el la nestamaso sen gepatra helpo aŭ asistado, kaj flugas en la unua tago post eloviĝo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Edward S. Brinkley. (2000) Creatures of the Air and Sea. Singapore: Reader's Digest Children's Books, p. 34, 35. ISBN 0-7944-0353-0.