Nacia Parko Simien

La Nacia Parko Simien estas unu el la naciaj parkoj de Etiopio. Ĝi situas ĉe la montaro Simen, parto de Etiopaj Altaĵoj, en la regiono Semien Gondar, ene de la Regiono Amharo. Ĝi enhavas la monton Ras Dashen, la plel alta pinto de Etiopio kaj la kvara en Afriko. Kun etendiĝo de 16.500 hektaroj, ĝi estis kreita en 1969. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 13° 14′ 11″ N 38° 22′ 6″ O / 13.23639 °N, 38.36833 °O / 13.23639; 38.36833 (mapo).

Nacia Parko Simien
nacia parkoparko [+]

LandoEtiopio

Koordinatoj13° 11′ 0″ N, 38° 4′ 0″ O (mapo)13.18333333333338.066666666667Koordinatoj: 13° 11′ 0″ N, 38° 4′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoRas Dashen [+]
Areo220 km² (22 000 ha) [+]

Estiĝo1969

Vizitantoj26 000 (2016)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoSimien National Park
Tipo de heredaĵonatura heredaĵo
Jaro1978 (2)
En danĝerode 1996 ĝis 2017
Numero9
RegionoAfriko
Kriteriojvii, x

Nacia Parko Simien (Etiopio)
Nacia Parko Simien (Etiopio)
DEC
Nacia Parko Simien
Nacia Parko Simien
Map
Nacia Parko Simien

Vikimedia Komunejo:  Simien Mountains National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En la parko troviĝas tri tipoj de vegetaro laŭ la alteco. En la malsupra parto, inter 3000 kaj 3300 metroj, la originala vegetaro konsistanta el kverkoj kaj podokarpoj estis anstataŭigita per kultivaĵoj, krom en nealireblaj partoj. La intermeza parto, ĝis 4000 metroj, ankaŭ estas tre eluzita kaj nur kelkaj enklavoj konservas la originalajn arbarojn el eriko kaj salvio. La supra parto estas regata de duonalpaj herbejoj, kun kelkaj arabaretoj el sep metroj alte.

Inter la mamuloj troviĝas la etiopa lupo (Canis simensis), la kapro de Abisinio (Capra walie) kaj la ĝelado (Theropithecus gelada). La tri estas endemiaj de la Etiopaj altaĵoj, la du unuaj estas en danĝero je malapero.

Inter la birdoj elstaras la orelvulturo (Torgos tracheliotus), la ŝafgrifo (Gypaetus barbatus), la veroksia aglo (Aquila verreauxii), la turfalko (Falco tinnunculus) kaj la falko (Falco biarmicus).

Ĉi tiu nacia parko estis unu el la unuaj lokoj deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko, en 1978. Pro la rapida deklivo de la indiĝenaj specioj, en 1996 ĝi estis listigita en la Ruĝa listo de Monda Heredaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti