La Veroksia aglo (Aquila verreauxii), foje konata kiel Nigra aglo (kio kondukas al konfuzo kun la azia Nigra aglo), estas granda rabobirdo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Veroksia aglo
Veroksia aglo
Veroksia aglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. verreauxii
Aquila verreauxii
(Lesson, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Teritorio de tiu specio verde
Teritorio de tiu specio verde
Teritorio de tiu specio verde
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu aglo loĝas en montecaj kaj montaraj regionoj de suda (ĉefe en okcidenta marbordo de suda Angolo al Sudafriko) kaj orienta Afriko ĉefe ĉe Okavambo, centraj Kenjo kaj Tanzanio (etende marĝene al Ĉado), kaj tre surloke en Okcidenta Azio, nome suda kaj sudokcidenta Arabio.

Ilustraĵo de tiu specio laŭ priskribo fare de Lesson publikigita en 1830[2]

Ĝi estas 75 al 95 cm longa. La averaĝa pezo ĉe maskloj estas 3.7 kg kaj ĉe inoj 4.5 kg. Ĝi havas enverguron de ĝis 2.2 m.[3] Ĝi estas nigra kun distinga blanka V marke en dorso.[4] La beko estas tre fortika kaj griza. La kruroj estas flavaj kun nigrecaj ungoj. Junuloj estas kutime helaj kaj malhelbrunaj kun nigreca vizaĝo. Strukture ĝi estas tre simila al la Reĝa aglo de la Norda Hemisfero, kaj al la Kojnvosta aglo de Aŭstralio.

Ĝi estas tre teritoriema kaj povas ofte esti vidata kun aliaj samgenranoj, kun kiuj ĝi pariĝas por vivo. La ino demetas du kremokolorajn ovojn, ĉiun kvaran tagon aŭtune, kaj eloviĝo okazas post proksimume 45 tagoj.

Ĝi estas specialista ĉasisto de prokaviuloj. La grando de ties teritorio ofte inverse reflektas la grandon de la loka populacio de prokaviuloj. Foje ĝi predas birdojn kiaj numidoj aŭ mamuloj de grando simila al tiu de prokaviuloj, kiaj grandaj roduloj.

La nomo de Veroksia aglo rememoras la francan naturaliston Jules Verreaux, kiu vizitis sudan Afrikon komence de la 18a jarcento.[5][6]

Referencoj redakti

  1. Gargett, Valerie. (1990) The Black Eagle: A Study. South Africa: Acorn Books and Russel Friedman Books, p. 19, 30–31. ISBN 0 620 11915 2.
  2. Lesson, R. P.. (1830) Centurie zoologique, ou, Choix d'animaux rares, nouveaux ou imparfaitement connus par R.P. Lesson. Chez F.G. Levrault, Paris, p. 104–106.
  3. Gargett, p. 29.
  4. Gargett, p. 31.
  5. Gargett, p. 30.
  6. Mearns, Barbara; & Mearns, Richard. (1988). Biographies for Birdwatchers. The lives of those commemorated in Western Palaearctic bird names. Academic Press: London. ISBN 0-12-487422-3