Akcipitroformaj birdoj

(Alidirektita el Akcipitroformaj)

Akcipitroformaj estas birda ordo kiu enhavas kvar familiojn:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akcipitroformaj birdoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Accipitriformes
Familioj

Accipitridae
Pandionidae
Sagittariidae
Cathartidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sekretaribirdo el ordo Akcipitroformaj

Estas du manieroj klasifiki tagajn rabobirdojn:

  • Malpli uzata estas maniero unuigi ĉiujn en unusola ordo, nome Falkoformaj, do, agloj, buteoj, milvoj, vulturoj kaj falkoj, entute ĉirkaŭ 280 specioj.
  • Pli uzata estas maniero apartigi falkojn, tio estas, aparta ordo kaj familio Falkedoj. Tiel Akcipitroformaj birdoj kunigas nur la aliajn kvar familiojn, nome Akcipitredoj, Pandoniedoj, Sagitariedoj aŭ Serpentariedoj kaj Katartedoj. Tiam la ordo enhavas ĉirkaŭ 225 speciojn.

La stato de Akcipitroformaj birdoj ne diskuteblas, kvankam la fiŝaglo estas vidata kiel birdo tre rilata al ili, do foje estas konsiderata kiel parto de tiu familio, sed pli ofte kiel aparta birda specio kaj familio. Tamen la katartedoj aŭ Novmondaj vulturoj estas vidataj kiel birdoj tre rilataj al nova ampleksa grupo de Cikonioformaj birdoj ampleksigita post la novaj studoj faritaj laŭ DNA analizoj kaj pro tio foje eligitaj el Akcipitroformaj birdoj kaj enigitaj en Cikonioformaj birdoj.

Taksonomia studado redakti

La Akcipitroformaj estas ordo kiu estis proponita por inkludi plej el la dumtagaj rabobirdoj: nome akcipitroj, agloj, vulturoj, kaj multaj aliaj, ĉirkaŭ 225 specioj entute. Dumlonge, majoritato de la rigardoj inkludis ilin kun la falkoj en la Falkoformaj, sed kelkaj fakuloj agnoskis separatajn Akcipitroformajn.[1][2][3][4] Ĵusa studo pere de DNA indikis, ke falkoj estas ne tiom proksime rilataj al Akcipitroformaj, kaj anstataŭe rilatas al psitakoj kaj al paserinoj.[5] Ekde tiam la disigo (sed ne la lokigo de falkoj ĉe psitakoj aŭ paserinoj) estis adoptita de la American Ornithologists' Union ĉe sia Sudamerika Klasiga Komitato (SACC),[6] sia Nordamerika Klasiga Komitato (NACC),[7] kaj la Internacia Ornitologia Kongreso (IOK).[8]

La DNA-bazita propono kaj la klasigoj fare de la NACC kaj de IOK inkludas la Novmondajn vulturojn en la Akcipitroformaj,[9][10] nome alproksimiĝo sekvata en tiu artikolo. La SACC klasigas la Katartedojn kiel separata ordo.[11] La lokigo de la Katartedoj estis neklara ekde komenco de la 1990-aj jaroj.

Falkoj malkiel aliaj rabobirdoj neniam konstruas nestojn ili mem.[12] Ili simple uzas malnovajn birdonestojn anstataŭe, aŭ demetas siajn ovojn ĉe klifo aŭ konstruaĵo sen preparado. Falkoj ankaŭ havas elstaraĵon ĉe sia beko (foje menciata kiel "dento"), kiu forestas ĉe aliaj rabobirdoj.

Karakteroj redakti

Akcipitroformaj estas konataj el meza Eoceno (la ebla baza genro Masillaraptor el Messel Pit)[13] kaj tipe havas akrahoka beko kun vaksaĵo (milda) ĉe la proksimodorsa surfaco, kio estas hejmo de la naztruoj. Ties flugiloj estas longaj kaj tre larĝaj, taŭgaj por ŝvebada flugmaniero, kun eksteraj 4–6 unuarangaj marĝenaj.

Akcipitroformaj havas fortajn kruroj kaj piedojn kun rabobirdaj ungoj kaj mala malantaŭa krifo. Preskaŭ ĉiuj Akcipitroformaj estas karnovoruloj, kaj ĉasas per vidado dumtage aŭ krepuske. Ili estas escepe longvivaj, kaj plej havas malaltajn reproduktajn indicojn.

Junuloj havas longan, tre rapide kreskan etapon, sekvate de 3–8 semajoj de nestozorgado post la unua flugo, kaj 1 al 3 jaroj por atingi seksan maturecon. Ambaŭ seksoj havas rimarkinde diferencajn grandojn kaj foje ino estas pli ol duoble fortika ol sia partnero. Tiu seksa dimorfismo estas foje plej ekstrema ĉe specializitaj birdomanĝantoj, kiaj la akcipitroj de la genro Accipiter, kaj estas preskaŭ foresta inter vulturoj. Monogamio estas ĝenerala regulo, kvankam oni elektas alternativan partneron ofte se la antaŭa mortiĝas.

La Akcipitroformaj estas inter la plej diversaj ordoj laŭ grando, el malgrandaj akcipitroj al la plej grandaj Katartedoj, kaj la plej granda Anda kondoro (eble la plej granda fluganta vivanta birdo) se la Katartedoj estas inkluditaj en la ordo.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Voous,1973
  2. Cramp, 1980, p 3, 277
  3. Ferguson-Lees, Christie, 2001, p 69
  4. Christidis, Boles, 2008, pp 50–51
  5. Hackett et al 2008
  6. Remsen, Cadena, Jaramillo, Nores
  7. Chesser, Banks, Barker, Cicero, 2010
  8. Gill, Donsker.
  9. Hackett, Kimball, Reddy, Bowie, 2008
  10. Chesser, Banks, Barker, Cicero, 2010
  11. Remsen, Cadena, Jaramillo, Nores
  12. Bone konata. Ekzemple. Sveda reta enciklopedio "NE2000", artikolo "falkar" Tiu artikolo asertas per bildoteksto "Falkar bygger inte själva något bo..." Tradukite "Falkoj ne konstruas nestojn ili mem..."
  13. http://taylorandfrancis.metapress.com/index/P18941434J1VMU05.pdf[rompita ligilo]

Referencoj redakti

  • Chesser, R. T.; Banks, R. C.; Barker, F. K.; Cicero, C.; Dunn, J. L.; Kratter, A. W.; Lovette, I. J.; Rasmussen, P. C.; Remsen, Jr, J. V.; Rising, J. D.; Stotz, D. F.; Winker, K. (2010). "Fifty-First Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds" (pdf). The Auk 127 (3): 726–744. doi:10.1525/auk.2010.127.3.726. Retrieved 2011-05-26.
  • Christidis, Les; Boles, Walter E. (2008). Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO Publishing. ISBN 0-643-06511-3. Elŝutita 2010-01-14.
  • Cramp, Stanley (1980). Handbook of the Birds of Europe, the Middle East and North Africa: The Birds of the Western Palearctic – Hawks to Bustards. Oxford University Press. pp. 3, 277. ISBN 0-19-857505-X.
  • Ferguson-Lees, James; Christie, David A. (2001). Raptors of the World. Ilustraciita de Kim Franklin, David Mead, kaj Philip Burton. Houghton Mifflin. ISBN 978-0-618-12762-7. Elŝutita 2011-05-26.
  • Gill, Frank; Donsker, D. "IOC World Bird List (version 2.4)". Worldbirdnames.org. Archived from the original on 24 March 2010. Elŝutita 2010-03-12.
  • Hackett, S. J.; Kimball, R. T.; Reddy, S.; Bowie, R. C. K.; Braun, E. L.; Braun, M. J.; Chojnowski, J. L.; Cox, W. A.; Han, K. -L.; Harshman, J.; Huddleston, C. J.; Marks, B. D.; Miglia, K. J.; Moore, W. S.; Sheldon, F. H.; Steadman, D. W.; Witt, C. C.; Yuri, T. (2008). "A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History". Science 320 (5884): 1763–1768. doi:10.1126/science.1157704. PMID 18583609. Elŝutita 2011-05-26.
  • Remsen, J. V., Jr.; Cadena, C. D.; Jaramillo, A.; Nores, M.; J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, kaj K. J. Zimmer. "A classification of the bird species of South America (section "ACCIPITRIDAE (HAWKS) 3" note 1)". Versio 11a Decembro 2008. American Ornithologists' Union. Elŝutita 2010-05-26.
  • Voous, K. H. (1973). "List of Recent Holarctic Bird Species Non-Passerines". Ibis 115 (4): 612–638. * doi:10.1111/j.1474-919X.1973.tb02004.x