La katartedoj, novmondaj vulturojamerikaj vulturoj enhavas sep speciojn kiuj troviĝas en varmaj kaj mezvarmaj areoj de Ameriko. Temas pri kvin katartoj kaj du kondoroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novmondaj vulturoj
Meleagra katarto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Katartoformaj Cathartiformes
Familio: Cathartidae
Lafresnaye, 1839
Ĝenroj

Cathartes
Coragyps
Gymnogyps
Sarcoramphus
Vultur

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sistematiko redakti

Amerikaj vulturoj tradicie estis klasifikataj kun aliaj tagaj rabobirdoj en la ordo Falconiformes. Nuntempe, surbaze de genetikaj analizoj, okazas daŭraj diskutoj pri tio, ĉu ili estas pli parencaj al la akcipitroformaj rabobirdoj aŭ al la cikonioforma ordo. Tial ili foje estas klasifikataj kiel akcipitroformaj, foje kiel cikonioformaj, kaj foje en propra ordo Cathartiformes. Certas, ke amerikaj kaj malnovmondaj vulturoj ne kunformas kladon, kaj la similoj, kiuj distingas ilin de aliaj birdoj klasifikataj kiel akcipitroformaj, rezultas de konverĝa evoluo.

Estas klare, ke la katartedoj estis multe pli diversaj dum la Plioceno kaj Plejstoceno ol nun. La kvin vivantaj specioj de katartoj estas:

La du vivantaj specioj de kondoroj estas:

Ankaŭ la sciencaj nomoj de kondoroj estas pridiskutataj.

Aspekto redakti

 
La senpluma kapo de la nigra katarto, Coragyps atratus, malhelpas kreskadon de bakterioj pro konsumado de kadavraĵo.

Amerikaj vulturoj ĝenerale estas grandaj. La malplej granda estas la malgranda flavkapa katarto, kun longo de 56–61 centimetroj, kaj la plej grandaj estas la Kalifornia kaj Anda kondoroj, kiuj povas atingi longon de 120 centimetroj kaj pezi 12 kilogramojn aŭ pli. La plumaro estas plejparte nigra aŭ bruna, foje kun blankaj markoj. Ĉiuj specioj havas senplumajn kapojn kaj kolojn.[1] Ĉe kelkaj, tiu nuda haŭto estas brilkolora, kaj ĉe la reĝa katarto ĝi formiĝas en buntajn haŭtpoŝojn kaj elkreskaĵojn.

Ĉiuj amerikaj vulturoj havas longajn, larĝajn flugilojn kaj rigidan voston, taŭgajn por sorado.[2] Ili estas la plej bone adaptiĝintaj al sorado el ĉiuj terbirdoj.[3] La piedoj havas ungojn sed estas malfortaj kaj ne adaptiĝintaj por tenado.[4] La antaŭaj fingroj estas longaj kun malgrandaj interfingraj membranoj ĉe siaj bazoj.[5] Neniu amerika vulturo posedas la birdan voĉorganon, la sirinkson.[6] Tial la sola voĉo estas maloftaj gruntoj kaj sibloj.[7]

La beko estas iomete hoka kaj malforta kompare al tiu de aliaj rabobirdoj.[4] Ĝi tiel estas adaptiĝinta por ŝiri malfortan, putriĝantan kadavraĵon anstataŭ freŝa viando.[3] La naztruoj estas ovalaj kaj troviĝas en mola vaksaĵo.[8] La nazkavo ne estas dividita per septo, tiel ke deflanke oni povas vidi tra la beko.[9] La okuloj elstaras kaj, malsame ol la okuloj de agloj, buteoj, kaj falkoj, ili ne sidas sub la ombro de brova osto.[8] Coragyps kaj Cathartes havas unu nekompletan vicon de haroj sur la supra palpebro kaj du vicojn sur la malsupra, dum Gymnogyps, Vultur, kaj Sarcoramphus tute malhavas okulharojn.[10]

Amerikaj vulturoj havas la maloftan kutimon de urohidrozo, aŭ fekado sur la kruroj por pervaporiĝe malvarmigi ilin. Ĉar tiu konduto ankaŭ troviĝas ĉe cikonioj, ĝi estas unu el la argumentoj por proksima parenceco inter la du grupoj.[11]

Konduto kaj ekologio redakti

Reproduktado redakti

Katartoj kaj kondoroj ne konstruas nestojn, sed demetas ovojn sur nudaj surfacoj. Averaĝe unu ĝis tri ovoj demetiĝas, depende de la specio.[1] La vulturidoj estas nudaj, kiam ili eloviĝas, kaj poste kreskas al ili lanugo. Kiel la plej multaj birdoj, la gepatroj manĝigas la idojn per regurgitado.[8] Katartidoj estas malfrumaturaj, ekflugante post 2-3 monatoj.[7] Kaliforniaj kondoroj ekflugas post 5-6 monatoj, kaj Andaj kondoroj post 6-10 monatoj.[12][13]

Nutrado redakti

 
Nigraj katartoj sur bova kadavro

Ĉiuj vivantaj specioj de amerikaj vulturoj estas kadavromanĝantoj. Ilia dieto konsistas precipe el kadavraĵo, kaj oni kutime vidas ilin sur kadavroj. Ili posedas acidegan digestan sistemon, kie dominas du grupoj de malaerobiaj bakterioj, Clostridia kaj Fusobacteria, kiuj helpas ilin rezisti toksaĵojn, kiujn ili enkorpigas, kiam ili manĝas putran bestaĵon.[14][15] Aldonaj nutraĵoj inkluzivas fruktojn (aparte putrajn) kaj rubon. Specialaĵo de la genro Cathartes estas ĝia bone evoluinta flarkapablo, per kiu ĝi trovas kadavrojn. Ĝi perceptas la odoron de etilmerkaptano, gaso produktita de la putriĝantaj korpoj de bestoj. La flara bulbo de la cerbo de ĉi tiu genro, kiu okupiĝas pri procezado de odoroj, estas aparte granda kompare al tiu de aliaj bestoj.[16] Aliaj specioj, kiel la nigra katarto kaj la reĝa katarto, havas malfortan flarkapablon kaj trovas nutraĵon nur vide, foje sekvante individuojn de Cathartes kaj aliajn kadavromanĝantojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Zim et al. (2001)
  2. Reed (1914)
  3. 3,0 3,1 Ryser & Ryser (1985)
  4. 4,0 4,1 Krabbe (1990)
  5. Feduccia (1999)
  6. Kemp and Newton (2003)
  7. 7,0 7,1 Howell and Webb (1995)
  8. 8,0 8,1 8,2 Terres (1991)
  9. Allaby (1992)
  10. Fisher (1942)
  11. Sibley (1991)
  12. Andean Condor | The Peregrine Fund. Alirita 2020-09-29.
  13. Gymnogyps californianus. Alirita 2020-09-29.
  14. Will Dunham. "Gut check: how vultures dine on rotting flesh, and like it", Reuters, Thomson Reuters, 26-a de novembro 2014. Kontrolita 2014-11-27.
  15. (25 November 2014) “The microbiome of New World vultures”, Nature Communications 5 (5498), p. 5498. doi:10.1038/ncomms6498. 
  16. Snyder (2006)