Sirinkso (biologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri anatomio de la birdoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sirinkso.

Sirinkso (Greka σύριγξ por Fluto de Pan) estas la nomo de la voĉa organo de birdoj. Situanta baze de la birda traĥeo, ĝi produktas sonojn sen la voĉkordoj de mamuloj.[1] La sonon produktas vibradoj de kelkaj aŭ ĉiuj la timpaniformaj membranoj (membrana tympaniformis) (la muroj de la sirinkso) kaj la pesulo (pessulus) kaŭzitaj de aero fluanta tra la sirinkso. Tio starigas mem-oscilantan sistemon kiu modulas la aerfluon kreante la sonon. La muskoloj modulas la sonan formon ŝanĝante la streĉitecon de la membranoj kaj la bronkaj malfermaĵoj.[2] La sirinkso permesas kelkajn speciojn de birdoj (kiaj psitakedoj, korvoj, kaj minaoj) imiti homan paroladon. Malkiel ĉe la laringo de mamuloj, la sirinkso situas kie la traĥeo forkiĝas al la pulmoj, kaj pro tio kelkaj kantobirdoj povas produkti pli ol unu sonon samtempe.[3] Al kelkaj specioj de birdoj, kiel ekzemple novmondaj vulturoj (katartedoj), mankas sirinkso kaj ili komunikas per gorĝaj sibloj. Birdoj havas laringon sed, malkiel ĉe mamuloj, ĝi ne sonas.

Skema desegnaĵo de birda sirinkso
1: lasta libera kartilageca traĥea ringo, 2: timpano, 3: unua grupo de sirinksaj ringoj, 4: pessulus, 5: membrana tympaniformis lateralis, 6: membrana tympaniformis medialis, 7: dua grupo de sirinksaj ringoj, 8: bronko, 9: bronka kartilago
Sirinkso (serio 5) vidata sub la Kropo

La pozici de la sirinkso redakti

La pozicio de la sirinkso, strukturo kaj muskolaro vaste varias tra la grupoj de birdoj.

Seksa duformismo redakti

Seksa duformismo kondukas al malsamaj sirinksoj en inaj kaj malinaj birdoj, kaj varias la grado de diferencoj. Iuj specioj ne montras diferencojn inter la seksoj dum aliaj, ekzemple la platbeka anaso, havas signifajn diferencojn.[4] Tiuj diferencoj estas signifaj, ĉar ofte estas malfacile distingi inter la seksoj precipe pri junaj birdoj.[5] Seksa duformismo ofte evidentiĝas kiam birdido havas nur 10 tagojn, ĉe la pekina anaso (Anas platyrhynchos domestica).[5]

 
Granda bulo en viranaso (maldekstre) kaj malpli granda bulo en anasino (dekstre).

Viranasoj havas grandan traĥean bulon, (bulla syringealis), dum anasinoj havas malpli grandan bulon.[4] Pluraj signifaj diferencoj ebligas distingi inter la du. Viranasoj havas grandan bulon ĉe la maldekstra flanko de la traĥeo, kaj la traĥeosirinksaj ringoj, per kiuj la traĥeo estas tegita, estas pli dikaj ol ĉe la anasinoj.[5] En la traĥeo troviĝas strukturo nomita la pesulo, kie la traĥeo dividiĝas en du partojn, la bronkojn.[5] La pesulo estas osigita, kaj tegita per timpaniformaj membranoj kiuj influas la sonprodukton depende de ĝia dikeco kiam la aero fluas preter la pesulo, vibrigante.[6] La membranoj ĉe la viranasoj estas dikaj kaj netravideblaj, dum la anasinoj havas maldikajn, travideblajn membranojn.[5]

La kvalito de la sonoj produktataj de inaj kaj malinaj diferencas pro la diferencoj en la sirinksoj.[6] Anasinoj havas pli laŭtan sonon ĉar la spaco en ilia bulo ne estas tegita per graso aŭ konekta histo, kaj la pli maldika timpaniforma membrano bezonas malplian strebon por vibrigi ĝin. Tio reduktas la forton sorbatan de la aero fluanta tra la sirinkso, sonanta pli laŭte, pli alttone.[5] Aliflanke, viranasoj havas multan grason kaj konektan histon en sia bulo, kiu sorbas signife plian povon el la fluanta aero. Tio, kaj iliaj pli dikaj membranoj, kondukas al malplia vibrado kaj pli obtuza, malpli alta sono.[5]

Evoluado de la sirinkso redakti

En la birda deveno, la transiro de laringobaza sonigo al traĥeobronka sirinkso okazis ene de la dinosaŭroj, ĉe aŭ antaŭ la origino de birdoj (Aves) antaŭ ĉirkaŭ 66-68 milionoj da jaroj.[7] La plej frua fosilio de sirinksa restaĵo venas de unu sola specimeno de Vegavis iaai el la sama epoko.[8]

Referencoj redakti

  1. Terres, J. K.. (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. Nov-Jorko, NY: Knopf, p. 995. ISBN 0-394-46651-9.
  2. Larsen, O. N.; Franz Goller (2002). "Direct observation of syringeal muscle function in songbirds and a parrot". The Journal of Experimental Biology. 205 (Pt 1): 25–35. doi:10.1242/jeb.205.1.25. PMID 11818409.
  3. Suthers, R.A. (October 1990). "Contributions to birdsong from the left and right sides of the intact syrinx". Nature. 347 (6292): 473–477. Bibcode:1990Natur.347..473S. doi:10.1038/347473a0. S2CID 4351834.
  4. 4,0 4,1 (April 2007) “The Syrinx of the Male Mallard (Anas platyrhynchos): Special Anatomical Features”, Anatomia, Histologia, Embryologia: Journal of Veterinary Medicine, Series C 36 (2), p. 121–126. doi:10.1111/j.1439-0264.2006.00737.x. 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 (August 2013) “Sex Determination of Duck Embryos: Observations on Syrinx Development”, Avian Biology Research 6 (3), p. 243–246. doi:10.3184/175815513X13739900273488. 
  6. 6,0 6,1 (December 2006) “Histological Aspects of the Syrinx of the Male Mallard (Anas platyrhynchos)”, Anatomia, Histologia, Embryologia 35 (6), p. 396–401. doi:10.1111/j.1439-0264.2006.00701.x. 
  7. (2018) “Identity and novelty in the avian syrinx”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 115 (41), p. 10109–10217. doi:10.1073/pnas.1804586115. 
  8. (2016) “Fossil evidence of the avian vocal organ from the Mesozoic”, Nature 538 (7626), p. 502–505. doi:10.1038/nature19852. 

Vidu ankaŭ redakti