Birdokanto estas ĉiu ajn sono, kiun birdo eligas por komuniki kun samspecianoj. Eĉ sonoj nemelodiaj por la homa orelo nomiĝas birdokanto.

Eŭropa sturno (Sturnus vulgaris) kantanta

La paseroformaj birdoj havas la plej disvolvitajn kantojn. La viraj birdoj estas pli emaj kanti ol la inaj. Kanto de ĉiu birdo konsistas el denaskaj partoj, sed ankaŭ la kanto povas enhavi partojn lernitajn dum vivo kopiitajn laŭ aliaj birdoj.

Kantoj kaj krioj redakti

Malsame je la kanto, kiu normale kaj preskaŭ ĉiam estas eligita nur de la virbirdo, la krioj estas eligitaj de ambaŭ seksoj.

Rolo redakti

Ili rolas je kelkaj kutimaj momentoj:

Imitado ĉe birdokanto redakti

Ĝenerala diskuto redakti

Imitado, ĉu de fonmediaj bruoj, ĉu de apudaj birdoj (sed foje nur de certa parenca specio), renkontiĝas en multaj birdokantoj. Foje la birdo imitas la tutan kanton, pli ofte imitadoj estas enmetitaj (kiel en simfonioj de kelkaj komponistoj) meze de la propra kanto (kalandra alaŭdo)

Kelkaj kazoj redakti

Dialektoj redakti

En la kanto de birdoj kun granda distribuareo foje estas konstateblaj geografiaj diferencoj. Plej kurioze ĵusa studo pruvis, ke dialektaj diferencoj povas etendiĝi malprofite al aliaj diferencoj ene de la sama specio kaj en tre mallonga tempodaŭro. Tiu studo analizis la kanton de migrobirdo Blankgorĝa emberizo (Zonotrichia albicollis) en Kanado kaj nordorienta Usono, kies kanto finis per sama noto ripetita trifoje; tamen jam en 1990-aj jaroj oni konstatis ripeton de tiu noto de nur du fojoj en Brita Kolumbio, do plej okcidente en la distribuareo. En la provinco Alberto en 2004 la duono de maskloj ankoraŭ kantis la trioblan noton, sed dek jarojn poste faris tioni neniu, kaj en 2019 la dunota kanto jam estis atinginta okcidentan Kebekion, je 3 300 km el la naskoloko de tiu dialekta difernco. Oni supozas, ke tio estis helpita de kunvivado de populacioj vintre. Oni konstatis pere de markado per GPS, ke parto de la birdoj de Brita Kolumbio vintrumas tra la Roka Montaro kaj eble tie oni instruis la novan "modon". Ĉiuokaze estis surprizo por la fakuloj, ke tiu ŝanĝo tiom rapide okazis kaj krome oni spekulativas ĉu inoj estis allogitaj per la novaĵo, kio decidigis la masklojn al la kantoŝanĝo.[1]

Kuriozaĵo redakti

La Rizobirdo, (Padda oryzivoraLonchura oryzivora) klakas la bekon dum kantado. Ĵusa studo konstatis, ke maskloj kongruigas tiun klakadon kun la kantosekvencoj je maniero simila al tiu de perkutado en muziko.[2]

Notoj redakti

  1. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 32, 2020, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 18. Citita el Otter, K. E., Mckenna, A., LaZerte, S. E. kaj Ramsay, S. M. (2020). Continent-wide shifts in song dialects of White-Throated Sparrows. Current Biology, 30: 1-5. [1].
  2. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Soma, M. kaj Mori, C. (2015). The songbird as a percussionist: syntatic rules for non-vocal sound and song production in Java Sparrows. PLoS ONE, 10 (5): e0124876.