Kompare kun aliaj vertebruloj, birdoj havas korpon kiu montras multajn nekutimajn adaptojn, ĉefe por faciligi flugon.

En Esperanto ĉefaj partoj de birdoj; kape oni povas kompreni kreston, kiam leveblas; se ne kapoverton same kiel kaposupro kaj la tuta linio el frunto al nuko krono
Tipa krania anatomuo de birdo.
Ekstera anatomio de birdo: 1 Beko, 2 Kapo, 3 Iriso, 4 Pupilo, 5 Dorso, 6 Malpligrandaj flugilkovriloj, 7 Skapolaj, 8 Mezkovriloj, 9 Triarangaj, 10 Pugo aŭ Gropo, 11 Unuarangaj, 12 Subpugo aŭ Kloako, 13 Femuroj, 14 Tibio-tarsa artiklo, 15 Tarso, 16 Piedo, 17 Tibio, 18 Ventro, 19 Flankoj, 20 Brusto, 21 Gorĝo, 22 Brido
Kompara morfologio de la Aglo de Haast kun sia plej proksima vivanta parenco, la Nanaglo.
Strutopiedo.

La skeleto konsistas el tre malpezaj ostoj. Ili havas grandajn aerplenajn kavaĵojn (nomataj pneŭmatikaj kavaĵoj) kiuj konektas kun la spira sistemo.[1] La cerbaj ostoj ĉe plenkreskuloj estas fuziitaj kaj ne montras kraniajn suturojn.[2] La orbitoj estas grandaj kaj separataj de osteca septumo. La vertebraro havas nukan, torakan, lumban kaj vostan regionojn kun nombro de nukaj (kolo) vertebroj tre varia kaj speciale fleksebla, sed ties movo estas limigita en la antaŭaj torakaj vertebroj kaj foresta en la lastaj vertebroj.[3] La lastaj estas fuziitaj kun la pelvo por formi la sinsakron.[2] La ripoj estas ebenaj kaj la sternumo estas kileca por ligo de flugomuskoloj escepte ĉe la neflugaj birdordoj. La antaŭaj membroj estas modifitaj en flugiloj.[4]

Kiel ĉe reptilioj, birdoj estas ĉefe urikotelikaj, tio estas, ties renoj elprenas nitrogenajn rubaĵojn el sangofluo kaj forigas ĝin kiel ureata acido anstataŭ ureoamoniako per la ureteroj al la intesto. Birdoj ne havas urinan vezikon aŭ eksteran ureteran malfermaĵon kaj (escepte la struto) la ureata acido estas forigita kun la fekaĵoj kiel duonsolida rubaĵo.[5][6][7] Tamen, birdoj kiaj kolibroj povas esti amonotelikaj, kaj elpelas plej el la nitrogenaj rubaĵoj kiel amoniako.[8] Ili forigas ankaŭ kreatinon, pli ol kreatininon kiel mamuloj.[2] Tiu materialo, same kiel la produkto de la intestoj, eliras el la birda kloako.[9][10] La kloako estas multcela malfermaĵo: ruboforigejo, pariĝejo, kaj inoj demetas ovojn tra ĝi. Aldone multaj birdospecioj vomas restovomaĵojn.[11] La digesta sistemo de birdoj estas unika, kun kropo por stokado kaj maĉstomako kiu enhavas englutitajn ŝtonetojn aŭ sablerojn por dispecigi manĝon kaj anstataŭi mankantajn dentojn.[12] Plej birdoj estas tre adaptataj al rapida digesto por helpi flugon.[13] Kelkaj migrantaj birdoj adaptiĝis al uzado de proteinoj el multaj partoj de siaj korpoj, inklude proteinon el intestoj, kiel aldona energio dum migrado.[14]

Birdoj havas unu el plej komplikaj spiraj sistemoj el ĉiuj animalaj grupoj.[2] Dum enspiro, 75% el freŝa aero preterpasas la pulmojn kaj fluas rekte al posta aersako kiu etendas el pulmoj kaj konektas kun aerspacoj en ostoj kaj plenigas ilin per aero. La alia 25% el la aero iras rekte al la pulmoj. Kiam la birdo elspiras, la uzita aero fluas for de la pulmoj kaj la stokita freŝa aero el la posta aersako estas samtempe forigita al la pulmoj. Tiele la birdaj pulmoj ricevas konstantan liveron el freŝa aero dum kaj enspiro kaj elspiro.[15] Sonproduktado estas akirita per uzado de la sirinkso, muskola kavaĵo enhavanta multoblan timpanajn membranojn kiuj diverĝas el la malsupra fino de la traĥeo.[16] La birda koro havas kvar kavaĵojn kaj la dekstra aorta arko okazigas la sisteman cirkuladon (malkiel ĉe la mamuloj kie intervenas la maldekstra arko).[2] La posta kavaĵo ricevas sangon el la membroj tra la rena portosistemo. Malkiel ĉe mamuloj, la eritrocitoj de la birdoj havas kernon.[17]

Referencoj redakti

  1. Ehrlich, Paul R.; David S. Dobkin, and Darryl Wheye. Adaptations for Flight. Birds of Stanford. Stanford University (1988). Alirita 2007-12-13. Baze sur la The Birder's Handbook (Paul Ehrlich, David Dobkin, kaj Darryl Wheye. 1988. Simon and Schuster, New York.)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Gill, Frank. (1995) Ornithology. Nov-Jorko: WH Freeman an Co. ISBN 0-7167-2415-4.
  3. "The Avian Skeleton", paulnoll.com. Kontrolita 2007-12-13.
  4. "Skeleton of a typical bird", Fernbank Science Center's Ornithology Web. Kontrolita 2007-12-13.
  5. Ehrlich, Paul R.; David S. Dobkin, kaj Darryl Wheye. Drinking. Birds of Stanford. Standford University (1988). Alirita 2007-12-13.
  6. (March 2005) “Can birds be ammonotelic? Nitrogen balance and excretion in two frugivores”, Journal of Experimental Biology 208 (6), p. 1025–34. doi:10.1242/jeb.01495.  [rompita ligilo]
  7. (2003) “Does the ostrich (Struthio camelus) coprodeum have the electrophysiological properties and microstructure of other birds?”, Comparative biochemistry and physiology. Part A, Molecular & integrative physiology 134 (4), p. 749–755. doi:10.1016/S1095-6433(03)00006-0. 
  8. (April 1997) “Ammonia excretion by hummingbirds”, Nature 386 (6625), p. 561–62. doi:10.1038/386561a0. 
  9. (July 1965) “The Regulation of Urea-Biosynthesis Enzymes in Vertebrates”, Biochemical Journal (PDF) 96, p. 28–35. 
  10. (Januaro 1966) “The Influence of Ambient Temperature and Aridity on Modes of Reproduction and Excretion of Amniote Vertebrates”, The American Naturalist 100 (916), p. 667–82. doi:10.1086/282459. 
  11. (1-a de oktobro 1971) “Pellet Regurgitation by Captive Sparrow Hawks (Falco sparverius)”, Condor (PDF) 73 (3), p. 382–85. doi:10.2307/1365774.  Arkivigite je 2009-03-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-25. Alirita 2021-01-24.
  12. (1-a de februaro 1995) “Grit Use by House Sparrows: Effects of Diet and Grit Size”, Condor (PDF) 97 (1), p. 57–67. doi:10.2307/1368983.  Arkivigite je 2009-03-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-25. Alirita 2021-01-24.
  13. Attenborough, David. (1998) The Life of Birds. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01633-X.
  14. (Januaro 2000) “Empirical evidence for differential organ reductions during trans-oceanic bird flight”, Proceedings of the Royal Society B 267 (1439), p. 191–5. doi:10.1098/rspb.2000.0986.  (Erratum in Proceedings of the Royal Society B 267(1461):2567.)
  15. (Novembro 2006) “Development, structure, and function of a novel respiratory organ, the lung-air sac system of birds: to go where no other vertebrate has gone”, Biological Reviews 81 (4), p. 545–79. doi:10.1017/S1464793106007111. 
  16. Suthers, Roderick A.; Sue Anne Zollinger. (2004) “Producing song: the vocal apparatus”, H. Philip Zeigler and Peter Marler (eds.): Behavioral Neurobiology of Birdsong, Annals of the New York Academy of Sciences 1016. Nov-Jorko: New York Academy of Sciences, p. 109–129. doi:10.1196/annals.1298.041. ISBN 1-57331-473-0. PMID 15313772
  17. (March 1966) “Comparative hematology: The phylogeny of the erythrocyte”, Annals of Hematology 12 (6), p. 340–51. doi:10.1007/BF01632827. 


Eksteraj ligiloj redakti