La ceraĵo (el la latina cera: vakso)[1] kaj de tie vaksaĵooperculum[2] estas milda, karneca ŝvelaĵo troviĝanta ĉe la bekoj de iaj birdoj. Akcipitroj, psitakoj, turtoj, sterkorariedoj kaj papagoj estas inter la birdoj kiuj havas vaksaĵojn. La vaksaĵo ludas rolon por indiki la reproduktan situacion de iaj dimorfaj birdoj, kaj havas ankaŭ ŝlosilan funkcion por spirado.

La Rokkolombo, Columba livia. La vaksaĵo situas super la beko, kaj estas distinge grizblanka.

Karakteroj redakti

La vaksaĵo situas ĉe la supra bekobazo,[2][3] kaj estas ofte fakte vakseca laŭ teksturo. La koloro kaj formo de la ceraĵo povas varii el specio al specio, kaj dependas ankaŭ de la sezono.[4] La ceraĵo enhavas la nasotruojn. Ĉe falkoj, la eniro de nastruoj estas iom cirkla.[2]

Rolo ĉe spirado redakti

La nastruoj estas situaj ene de la vaksaĵo. La nastruoj konektas al la interna beko, kiu siavice konektas kun la pulmoj.[5] Tiele la vaksaĵoj ludas gravan rolon ĉe spirado, kaj por protekto de nastruoj.

Rolo ĉe indikado de reprodukta ciklo redakti

Psitakoj estas dimorfaj ĉar la masklaj vaksaĵoj brilbluiĝas ĉe matureco, dum tiun inaj flaveciĝas.[4] La vaksaĵoj de la psitakinoj krome aperas iom faldecaj, je pli granda etendo dum periodoj de fekundeco. Nematuraj psitakoj havas helrozkolorecajn vaksaĵojn kiuj estas mildaj kaj brilaj.[4]

Referencoj redakti

  1. (2000) The American Heritage Dictionary of the English Language, 4‑a eldono, Houghton Mifflin Company.
  2. 2,0 2,1 2,2 Heneral raptor health issues. The Modern Apprentice (2004 - 2008). Alirita 2009-01-09.
  3. Avian Anatomy 101. About.com (2006). Alirita 2009-01-09.
  4. 4,0 4,1 4,2 How to find out about a budgie's sex?. Birds Online. Alirita 2009-01-09.
  5. Respiration and Circulation. Ornithology.com. Alirita 2009-01-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-12. Alirita 2022-10-20.

Vidu ankaŭ redakti