Karnovoruloj
Karnovorulo signife 'karnomanĝanto' aŭ 'karnomanĝulo' (en latino, caro signifas 'viando' aŭ 'karno' kaj vorare signifas 'vori') estas organismo kiu atingas sian energion kaj nutropostulojn el dieto konsistanta ĉefe aŭ nur el animala histo, ĉu pere de predado aŭ kadavromanĝado.[1][2] Animaloj kiuj dependas nur el animala viando por siaj nutropostuloj estas nomataj nepraj karnovoruloj dum tiuj kiuj ankaŭ konsumas ne-animalan manĝon estas nomataj nenepraj karnovoruloj.[2] Ankaŭ ĉiomanĝantoj konsumas kaj animalan kaj ne-animalan manĝon, kaj krom la plej ĝenerala difino, ne estas klara difinita proprocio de planta respektive al animala materialo kiu distingu nenepran karnovorulon el ĉiomanĝanto.[2] Karnovorulo kiu staras pinte de la manĝoĉeno ricevas la terminon de pinta predanto.


Plantoj kiuj kaptas kaj digestas insektojn (kaj, foje, aliajn malgrandajn animalojn) estas nomataj karnovoraj plantoj. Simile, fungoj kiuj kaptas mikroskopajn animalojn estas ofte nomataj karnovoraj fungoj.
Klasigo Redakti
Nepraj karnovoruloj Redakti
Karakteroj de karnovoruloj Redakti
Prahistoriaj karnovoruloj Redakti
Notoj Redakti
Vidu ankaŭ Redakti
karnovorantoj (karno) • herbovorantoj (herbo) • ĉiovorantoj (ĉiomanĝanto) • insektovorantoj (insekto) • malkomponantovorantoj (malkomponiĝanta materialo) • foliovorantoj (folioj) • fruktovorantoj (fruktoj) • semovorantoj (semoj) • lokovorantoj (loka nutraĵo) • nektarovorantoj (nektaro) • fiŝovorantoj (fiŝoj) • sangovorantoj (sango) • kadavrovorantoj (bestkadavraĵoj)