Jules Pierre VERREAUX (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1807, mortis la 7-an de septembro 1873) estis franca botanikisto kaj ornitologo, profesia kolektisto kaj komercisto de specimenoj de natura historio. Li estis frato de la naturalisto Edouard Verreaux kaj nevo de Pierre Antoine Delalande.

Jules Verreaux
Persona informo
Jules Verreaux
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1807 (1807-08-24)
en Parizo
Morto 7-an de septembro 1873 (1873-09-07) (66-jaraĝa)
en 3-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Édouard Verreaux vd
Profesio
Okupo ornitologo • botanikisto • natursciencisto vd
Laborkampo plantosciencoornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verreaux laboris por la familia entrepreno, Maison Verreaux, starigita en 1803 de sia patro, Jacques Philippe Verreaux, ĉe la Placo de la Vogezoj en Parizo, kiu estis la plej frua konata entrepreno kiu komercis kun objektoj de natura historio. La entrepreno financis kolektajn ekspediciojn al diversaj partoj de la mondo.[1][2] Maison Verreaux vendis multajn specimenojn al la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo por aldoni al ties kolektoj.

Verreaux veturis al Aŭstralio en 1842 por kolekti plantojn. Li revenis en Francion en 1851 kun naturhistoria kolekto de 15,000 eroj. En 1864 li anstataŭis Florent Prévost kiel helpa naturalisto ĉe la Pariza Muzeo.

Verreaux laboris ankaŭ en Ĉinio kaj Sudafriko, kie li helpis Andrew Smith fondi la Sudafrikan Muzeon en Kaburbo en 1825.

Li estis rememorata en la nomoj de la Veroksia aglo (Aquila verreauxii), Veroksa kŭao (Coua verreauxi), Veroksa sifako (Propithecus verreauxi), Blankpinta kolombo (Leptotila verreauxi) kaj la Ora paradoksornito (Paradoxornis verreauxi).[3]

Referencoj redakti

  1. Molina, Miquel (2002). “More notes on the Verreaux brothers”, Pula: Botswana Journal of African Studies 16 (1), p. 30–36. 
  2. South Pacific Taxidermy: The Verreaux brothers of France. Arkivita el la originalo je 2007-08-17. Alirita 2014-02-09.
  3. Mearns, Barbara; & Mearns, Richard. (1988). Biographies for Birdwatchers. The lives of those commemorated in Western Palaearctic bird names. Academic Press: London. ISBN 0-12-487422-3