Jean Baptiste Édouard VERREAUX (16a de Septembro 1810 – 14a de Marto 1868) estis franca naturalisto, taksidermisto, kolektisto kaj komercisto. Botanikisto kaj ornitologo Jules Verreaux estis lia pli aĝa frato.[1]

Édouard Verreaux
Persona informo
Édouard Verreaux
Naskonomo Jean Baptiste Édouard Verreaux
Naskiĝo 16-an de septembro 1810 (1810-09-16)
en Parizo
Morto 14-an de marto 1868 (1868-03-14) (57-jaraĝa)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Jules Verreaux vd
Profesio
Okupo ornitologo • natursciencisto • entreprenisto • dealer of naturalia • taxidermist • zoologia kolektisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1830 Verreaux veturis al Suda Afriko por helpi sian fraton aranĝi grandan sendaĵon de specimenoj. Li revenis en 1832 antaŭ pluiri al Sumatro, Javo, Filipinoj kaj Hindoĉinio. En 1834 li ekkontrolis la negocon de la familio pri natura historio en Parizo.

Verreaux desegnis kaj konstruis la orientalisman taksidermian dioramon Leono atakanta dromedaron por la Pariza Ekspozicio de 1867, kie li ricevis oran medalon.[2][3] Post la ekspozicio ĝi estis vendita al la Usona Muzeo de Natura Historio, kiu ekspoziciis ĝin en la Centennial Exposition de 1876.[4] La Muzeo Carnegie de Natura Historio — la posedanto de la dioramo ekde 1898 — forigis ĝin el la ekspozicio en 2020, citante la mankon de la verko de kultura akurateco kaj pro la movado Black Lives Matter.[2]

Verkoj redakti

  • L'Océanie en Estampes, ou description géographie et historique de toutes les Îles du grand océan et du continent de la Nouvelle Hollande ... (kun Jules Verreaux), 1832.
  • Catalogue des objets d'histoire naturelle : composant le cabinet de Mm. Veraux, pére et fils, naturalistes préparateurs, boulevard Montmartre, No. 6, 1833.
  • Catalogue d'oiseaux, 1849 Katalogo de birdoj.
  • Catalogue des Oiseaux disponibles dans la maison d'E. Verreaux, 1868.[5]

Referencoj redakti

  1. Recherches anatomiques et paléontologiques pour servir à l'histoire des oiseaux fossiles de la France A. Milne-Edwards - 1868 "... remercier MM. Jules et Édouard Verreaux de leur utile concours."
  2. 2,0 2,1 Rouvalis, Cristina (2016). "Lion Attacking A Dromedary". Carnegie Magazine. Pittsburgh, PA: Carnegie Museums of Pittsburgh. Alirita la 1an de Februaro 2021.
  3. Tait, Peta. (2016) “War with animals”, Fighting nature: Travelling menageries, animal acts and war shows. Sydney University Press. ISBN 9781743324318.
  4. Gilliland, Donald, "'High art' with human skull goes on display at Carnegie museum", TribLive, 29a de Januaro 2017. Kontrolita 28a de Septembro 2020.
  5. WorldCat Identities (publications)