Black Lives Matter

Usondevena socia movado dum la 21a jarcento

Black Lives Matter (konata ankaŭ laŭ la sigloj BLM; tradukebla kiel «La nigraj vivoj gravas» aŭ «La vivoj de la nigruloj gravas»​)[1] estas internacia kaj malcentrigita movado originita ene de la komunumo de afrikusonanoj. Ĝi ekis en 2013 per la uzado de la kradvorto #BlackLivesMatter en la sociaj retejoj, post la senkulpigo de George Zimmerman el la mortigo de la afrikusona adoleskulo Trayvon Martin pere de pafo.

Black Lives Matter
emblemo
socia movado • black movement
Komenco 13-a de julio 2013 vd
Lando(j) Usono vd
Ideologio

kontraŭrasismo

Fondinto(j) Alicia Garza • Patrisse Khan-Cullors • Ayọ Tometi • Shaun King • DeRay Mckesson • Johnetta Elzie • Tef Poe • Erica Garner vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Protesto de Black Lives Matter en Herald Square, Manhatano, Novembro 2014. En la oranĝkolora afiŝo oni diras: "Ĉu mia filo la venonta?"

Black Lives Matter ekestis agnoskita je tutlanda nivelo pro manifestacioj post la murdo de du afrikusonanoj fare de policanoj en 2014: nome Michael Brown kaj Eric Garner, kio rezultis en protestoj kaj tumultoj en Ferguson kaj en Novjorko.[2][3]​ Ekde la protestoj en Ferguson, la partoprenantoj en la movado manifestiĝis ankaŭ kontraŭ la mortigo de nombraj afrikusonanoj fare de policanoj, kiel tiuj de Tamir Rice, Eric Harris, Walter Scott, Jonathan Ferrell, Sandra Bland, Samuel DuBose, Freddie Gray kaj George Floyd.

Ekde 2014 multaj miloj da personoj, inter kiuj multaj famaj sportistoj, kantistoj, aktoroj ktp., apogis la movadon kiu subtenas haltigon de senpuna atakemo de blankulaj policanoj kontraŭ nigruloj en Usono. La etendo de la movado atingis subtenon ankaŭ eksterlande.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti