Placo de la Vogezoj
La placo de la Vogezoj (france place des Vosges) estas la plej malnova placo de Parizo. Ĝi situas en la 3-a kaj la 4-a arondismentoj de la franca ĉefurbo, kaj estas kutime rigardata kiel la centro de la kvartalo Marais.
Placo de la Vogezoj | ||
---|---|---|
![]() ![]() | ||
placo, Skvaro [+] | ||
Lando | Francio | |
Situo | Parizo | |
- koordinatoj | 48° 51′ 20″ N, 2° 21′ 56″ O (mapo)48.8555555555562.3655555555556Koordinatoj: 48° 51′ 20″ N, 2° 21′ 56″ O (mapo) | |
Longo | 140 m | |
Larĝo | 140 m | |
Areo | 12370 m² (ĝardeno en la mezo) | |
Formo | rektangula | |
![]() |
||
Placo de la Vogezoj | ||
![]() |
||
![]() 3-a/4-a Arond. Placo de la Vogezoj
![]() ![]() ![]() ![]() | |
---|---|
Situo | |
Arondismento(j) | 3-a / 4-a |
Kvartalo(j) | Marais |
Morfologio | |
Longeco | 108 m |
Larĝeco | 108 m (kvadrato) |
Historio | |
Kreado | 1605-1612 |
Nomigo | 1848 |
Eksnomo(j) | Reĝa Placo |

Samnomajn placojn ankaŭ posedas la francaj urboj Épinal kaj Metz.
Historio
redaktiLa placo de la Vogezoj estis desegnita de Clément Métezeau (kiu antaŭe kreis similan placon en Charleville-Mézières) kaj nomiĝis origine "Reĝa Placo" (Place Royale). Ĝi estis konstruita pro ordono de la reĝo Henriko la 4-a ekde 1605 ĝis 1612. Ĝi estis inaŭgurita en 1612, okaze de la fianĉiĝo de Ludoviko la 13-a kun Anna de Aŭstrio.
La placo estis renomita "placo de la Vogezoj" post la franca revolucio de 1848 kaj la eko de la Dua Respubliko. Oni elektis tiun nomon por honori la departementon Vosges, ĉar ĝi estis la unua departemento, kiu akceptis pagi la revolucian imposton en 1789.
Vidindaĵoj
redakti
|
|
- La domo de la franca verkisto Victor Hugo troviĝas sur la placo
- Hotelo Sully
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Fotoj Arkivigite je 2007-02-24 per la retarkivo Wayback Machine