Charleville-Mézières
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Charleville-Mézières (stacidomo). |
Charleville-Mézières estas mezgranda franca urbo, lokita en la departemento Ardennes kaj en la regiono Ĉampanjo-Ardenoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento kaj havas proksimume 55.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Carolomacériens.
Charleville-Mézières | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Ĉampanjo-Ardenoj | ||
Departemento | Ardennes (prefektejo) | ||
Arondismento | Charleville-Mézières (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
INSEE kodo | 08105 [+] | ||
Poŝtkodo | 08000 | ||
Kodo laŭ INSEE | 08105 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ino Claudine Ledoux 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 490 (1999) | ||
Loĝdenso | 1 765 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 46′ N, 4° 43′ O (mapo)49.7713888888894.7194444444444Koordinatoj: 49° 46′ N, 4° 43′ O (mapo) | ||
Alto | 148 m [+] | ||
Areo | 31,44 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
La urbo situas norde de la departemento Ardennes, ĉe la bordo de la rivero Mozo, 239 kilometrojn el Parizo kaj 90 kilometrojn sude de Charleroi. Charleville-Mézière troviĝas proksime al la belga landlimo (malpli ol 20 km).
HistorioRedakti
Tiu komunumo estis kreita en 1966, per kunuigo de kvin eksaj komunumoj : Charleville, Étion, Mézières (eksprefektejo de la departemento), Mohon kaj Montcy-Saint-Pierre. Alia komunumo, Le Theux, jam kuniĝis kun Mézières ekde 1965.