Muzeo Rimbaud

muzeo en Francio
w1

La Muzeo Arthur-Rimbaud estas dediĉita al la poeto Arthur Rimbaud, en sia naskurbo Charleville-Mézières. Ĝi estas instalita en historia monumento de Charleville, nome iama muelejo situa borde de la rivero Mozo.

Muzeo Rimbaud
muzeo
Lando Francio vd
Situo Charleville-Mézières
Koordinatoj 49° 46′ 33″ N, 4° 43′ 19″ O (mapo)49.7757254.722056Koordinatoj: 49° 46′ 33″ N, 4° 43′ 19″ O (mapo)
Map
Muzeo Rimbaud
Jaraj vizitantoj: 11 055 (2002)
vdr

Historio redakti

La kreado de municipa kolekto ligita al Arthur Rimbaud startis en 1927 per la heredo de kelkaj objektoj fare de parenco de la poeto, nome profesoro A. Gilbert. Tiam temis nur pri aparta fako ĉe la muzeo de Charleville, tiam en iama kapelo Sacré-Cœur (nune ĉe "rue du musée"). La fina demarŝo estas la kreado de muzeo Rimbaud en 1954, simbola dato de la centjariĝo de la naskiĝo de la poeto, pere de donaco de kolekto de Henri Matarasso, librovendisto, granda kolektisto kaj pasiulo de Rimbaud. Li ekzemple posedis originan eldonon de "Une saison en enfer", la valizon kiun Rimbaud kunportis el Afriko, same kiel leterojn.

Bildoj redakti

Portempaj ekspozicioj redakti

 
Flanko de la muzeo.
  • 2016 : «Alfred Ilg, un Suisse en Abyssinie»
  • 2017 : «Isabelle, de l'ombre à la lumière»
  • 2018 : «Rimbaud, Verlaine, parallèlement»
  • 2019 : «Rimbaud photographe»

Bibliografio redakti

  • Yanny Hureaux, Un Ardennais nommé Rimbaud, La Nuée bleue/L'Ardennais, 2003
  • Patrick Le Chanu, Christophe Mahy et al., Invitation aux musées en Champagne-Ardenne, Bouvellemont, Éditions Terres noires, 2014 (ISBN 9782915148657, OCLC 902792190)
  • Le Musée Arthur Rimbaud, le Musée de l'Ardenne : Charleville-Mézières, Issy-les-Moulineaux, "Beaux-arts" éditions, 33 p. (ISBN 979-10-204-0333-9, OCLC 1007536153)

Referencoj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Musée Rimbaud en la franca Vikipedio.