Vosges (departemento)
Vosges [voʒ], esperante Vogezoj, estas franca departemento en la regiono Grand Est. Grandan parton de ĝia tereno okupas montaro Vogezoj, kiuj donis al ĝi sian nomon. La departemento entute havas 510 komunumojn.
Vosges | |||
departemento | |||
|
|||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Grand Est | ||
Prefektejo | Épinal | ||
Subprefektejoj | Neufchâteau, Saint-Dié-des-Vosges | ||
Riveroj | Mozelo, Saono, Meŭrto | ||
Areo | 5 874 km² (587 400 ha) | ||
Loĝantaro | 375 226 (2013) | ||
Denseco | 63,88 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 4-a de marto 1790 | ||
prefekto | Jean-Pierre Cazenave-Lacrouts | ||
Prezidento de la Deparementa Konsilio |
François Vannson (Les Républicains) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Kodo | 88 | ||
Arondismentoj | 4 | ||
Kantonoj | 17 | ||
Komunumoj | 510 | ||
Komunumaro | 27 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.vosges.gouv.fr | |||
HistorioRedakti
La departemento Vosges, kiu okupas la sudon de la provinco Loreno kaj kelkajn komunumojn de Ĉampanjo kaj de Franĉ-Konteo, estis inter la 83 departementoj kreitaj de la Franca revolucio de 1789 je 1790-03-04, aplike de leĝo de 1789-12-22.
En 1793 la princlando Salm, enklavo kun centro ĉe Senones, elektis aliĝi al Francio post la foriro de siaj princoj. En 1795 la regiono Schirmeck, komence parto de departemento Bas-Rhin, estis aldonita al Vosges.
En 1871 per la traktato de Frankfurto Germanio aneksis terenojn parte german-etnajn, inter ili malgrandan parton de Vosges, la kantonon Schirmeck kaj duonon de la kantono Saales, kiuj de tiam apartenas al Alzaco. La komunumoj de Saales, kiuj restis franciaj, konsistigis novan kantonon kun ĉefurbo Provenchères-sur-Fave. La germaniĝintaj teritorioj estis redonitaj al Francio per la Traktato de Versajlo en 1919, sed restis alzacaj kaj parto de departemento Bas-Rhin.