Ugando
Ugando (Uganda) estas lando en Centra Afriko.
Republic of Uganda Jamhuri wa Uganda | |
Uganda Respubliko | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Oh Uganda, Land of Beauty | |
Nacia devizo: "For God and My Country" (Angla por: Por Dio kaj Mia Lando) | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Kampalo |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla, svahila |
Ĉefa(j) lingvo(j) | ganda, lua, njankolekiga, itesa, soga |
Plej ofta(j) religio(j) | kristana, islama |
Areo % de akvo |
236.040 km² km² 15,9 % |
Loĝantaro | 32.369.558 |
Loĝdenso | 137.1/km² loĝ./km² |
Vivolongo | 52,98 jaroj |
Horzono | +3 |
Interreta domajno | ug |
Landokodo | UG |
Telefona kodo | 256 |
Plej alta punkto | Monto Ngaliema |
Plej malalta punkto | Blanka Nilo |
Politiko | |
Politika sistemo | demokratia respubliko |
Ŝtatestro | Prezidento Yoweri Museveni |
Ĉefministro | Apolo Nsibambi |
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando | 9-a de oktobro 1962 |
Ekonomio | |
Valuto | Uganda ŝilingo (UGX) |
MEP | laŭ 2009 |
– suma | 43,22 miliardo |
– pokapa | 1.300 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | neniu |
HistorioRedakti
La Brita Protektorato Ugando estis protektorato de la Brita Imperio el 1894 al 1962. En 1893 la Imperia Brita Orientafrika Kompanio transigis sian administraciajn rajtojn de teritorio konsistanta ĉefe el Buganda Regno al la Brita Registaro. En 1894 la Uganda Protektorato estis establita, kaj la teritorio estis etendita trans la limoj de Buganda al areo kiu iel korespondas kun tiu de nuntempa Ugando.
InformoRedakti
- Landkodo: UG.
- E-nomo: Uganda Respubliko.
- Nacia nomo: Republic of Uganda (en), Jamhuri wa Uganda (sw).
- Areo: 236.090 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Yoweri Museweni.
- Ĉefurbo: Kampalo (774 mil), ĉefa urbo Jinja
- Loĝantaro: 19.246 mil (1998).
- Ŝtatlingvo: angla, svahila.
- Kredantoj: kristanoj 65%, islamanoj 5%.
- Eksporto: kafo, kotono, teo, tabako.
- Pokapa MEP: 240 $.
- Historio: sendependiĝis en 1962 de Britio. Dum la 1970-aj jaroj la landon regis milita diktatoro sub Idi Amin, kiun renversis la armeo de Tanzanio. Post tio multfoje ŝanĝiĝis civilaj kaj militaj registaroj.
Administra dividoRedakti
Ugando estas administre dividata al kvar regionoj: centra, okcidenta, orienta kaj norda. Tiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. Estis 56 distriktoj en 2002, post reorganizoj en 2006 estis 77, kiuj en plia administra reformo de 2010 estis pludividitaj, tiel ke rezultis 111 distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo, Kampalo.
PolitikoRedakti
La interna politika vivo estas relative stabila, sed ĝin influas malstabileco en najbaraj landoj, ĉefe en Demokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto de la lando dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme de etna purigado. Fine de 2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regiono atingis 4,5 milionojn. Ugando gastigas pli ol 1 milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019, pro kio la registaro diris, ke gastigaj kapabloj de la lando elĉerpiĝis kaj necesas urĝa internacia helpo.
Ekstera politikoRedakti
Ugando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
SocioRedakti
Grava socia problemo estas korupto. En 2018 la kontraŭkorupta organizaĵo Travideblo Internacia envicigis Ugandon kiel unu el la plej koruptaj landoj en Afriko, pli ol Kenjo, Maŭritanio kaj Niĝerio. En decembro 2019 la prezidanto Yoweri Museveni gvidis marŝon kontraŭ korupto, kion liaj oponantoj konsideris hipokriteco.