Robinah Nabbanja
uganda instruistino kaj politikistino
Robinah Nabbanja - naskiĝis la 17-an de decembro 1969 - estas instruistino kaj politikistino en Ugando. Laŭ la stato fine de 2022 ŝi estas la ĉefministro de la afrika ŝtato. En 2018 la kontraŭkorupta organizaĵo Travideblo Internacia envicigis Ugandon kiel unu el la plej koruptaj landoj en Afriko, pli ol Kenjo, Maŭritanio kaj Niĝerio. En decembro 2019 la prezidanto Yoweri Museveni gvidis marŝon kontraŭ korupto, kion liaj oponantoj konsideris hipokriteco.
Robinah Nabbanja | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1969 (54-jaraĝa) en Kakumiro District |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Ugando |
Alma mater | Nkooko Model Primary School • Kyankwanzi • Uganda Martira Universitato • Uganda Administra Instituto • Islama Universitato en Ugando |
Okupo | |
Okupo | instruisto • politikisto |