Centra regiono de Ugando
La Centra regiono de Ugando estas unu el kvar administraj regionoj de la ŝtato. Ĉiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. La centra regiono en 2002 havis 13 distriktojn, en 2006 14 distriktojn kaj laŭ plia administra reformo en 2010 23 distriktojn plus unu eksterdistrikta urbo, Kampalo.
Centra regiono de Ugando
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Areo | 61 403 km² |
Loĝantaro | 8 465 400 (takso de 2011) |
Loĝdenso | 138 loĝantoj/km² |
Laŭ la censo de 2002, la centra regiono enhavis 27 procentaĵojn de la landa loĝantaro, sume 6 575 425 loĝantojn.[1] Laŭ takso de la nacia statistika oficejo en 2011 estis sume 8 465 400 loĝantoj. La regiono kovras 61 403 kvadratajn kilometrojn. La loĝdenso estis en 2002 po 107 laŭ kvadrata kilometro en la centra regiono,[1] kaj en 2011 estis po 138. En 2002 en tuta Ugando proksimume 3 milionoj da homoj, aŭ 12 procentaĵoj de la landa loĝantaro, vivis en urbaj areoj. La centra regiono enhavis 54 procentaĵojn de la urba loĝantaro (ĉefe en la urbo Kampalo).[1]