La Estrildedoj (Estrildidae) estas specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Estrildedoj
Estrildedoj
Taeniopygia guttata
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Estrildedoj Estrildidae
Bonaparte 1850
Genro: Vidu apude!
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Iuj specioj, kiel ekzemple la Guta teniopigio (Taeniopygia guttata) estas tre ŝatataj de la tenantoj kaj bredantoj de ornamaj birdoj pro ilia bunta, pompa plumaro.

Depende de la klasifiko, oni alkalkulas inter 135 kaj 140 speciojn, en 33 ĝis 35 genroj, al tiu familio.

Amandava amandava
Erythrura gouldiae
Estrilda astrild
Neochmia ruficauda
Padda oryzivora
Poephila cincta

Genroj kaj specioj redakti

Kuriozaĵo redakti

La Rizobirdo, (Padda oryzivoraLonchura oryzivora) klakas la bekon dum kantado. Ĵusa studo konstatis, ke maskloj kongruigas tiun klakadon kun la kantosekvencoj je maniero simila al tiu de perkutado en muziko.[3]

Referencoj redakti

  1. Kabjork-duoninsula tropika savano
  2. Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj
  3. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Soma, M. kaj Mori, C. (2015). The songbird as a percussionist: syntatic rules for non-vocal sound and song production in Java Sparrows. PLoS ONE, 10 (5): e0124876.